Vyšné Slavkov (hungare Felsőszalók [felŝOsalOk], germane Ober-Schlauch [ŝlaŭh]) estas vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Vyšné Slavkov situas laŭ rojo, fine de sakovojo. Levoča troviĝas je 20 km.
Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj la loko estis loĝata jam dum la pratempoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312 laŭ tiama hungara ortografio "Zalouk". En 1787 563 vilaĝanoj loĝis en 69 domoj, en 1828 644 vilaĝanoj en 89 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőszalók 526 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vyšné Slavkov 353 homoj, (347 slovakoj).