Nižný Hrabovec (hungare Alsógyertyán [alŝOdjertjAn]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Nižný Hrabovec situas laŭ Ondava, laŭ ĉefvojo Michalovce-Vranov nad Topľou. La lasta urbo troviĝas je 6 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1254, poste en 1413 en formo "Haraboch". En 1663 epidemio pri pesto okazis. En 1694 la vilaĝo ne estis loĝata. En 1896 inundo okazis. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Alsó-Hrabócz, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsógyertyán 864 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Vranov nad Topľou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Nižný Hrabovec 1631 homoj, (1534 slovakoj, 76 ciganoj).