Renčišov, hungare Szinyefő [sinjefO], rutene Ренчішів [renĉiŝiv] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Renčišov situas laŭ rojo, fine de sakovojo, sed estas ankaŭ alia vojo. Sabinov troviĝas je 13 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1389 en formo "Rezencei". La hungara loknomo "Synefew" aperis en 1448. En 1427 20 familioj pagis impostojn. En 1787 256 vilaĝanoj loĝis en 34 domoj, en 1828 344 vilaĝanoj en 45 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Rencsissó, poste ĝi rericevis la mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szinyefő 318 homoj, (rutenoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Sabinov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1998 inundo okazis, kelkaj homoj mortis. En 2001 vivis en Renčišov 172 homoj, (144 slovakoj, 18 ciganoj).
Vidindaĵoj