Dulova Ves (hungare Sósgyülvész [ŝOŝdjulvEs]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Gulvas.
Situo
Dulova Ves situas laŭ flankovojoj. Prešov troviĝas je 6 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1417 en hungaraj formoj "Gwluez" kaj "Gwluuez". En 1427 5 familioj pagis impostojn. En 1787 279 vilaĝanoj loĝis en 45 domoj, en 1828 444 vilaĝanoj en 60 domoj. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sósgyülvész 407 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Prešov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dulova Ves 583 homoj, (567 slovakoj).
Vidindaĵoj