Lopúchov (hungare Lapos [lapoŝ], germane Lampsch [lampŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Lopúchov situas laŭ traira flankovojo. Bardejov troviĝas je 25 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1345 en formo "Lapuhus". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lapos 247 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Lopúchov 321 homoj, (319 slovakoj).
Vidindaĵoj