Hankovce (hungare Hankvágása [hankvAgAŝa], germane Hinzendorf im Scharosch) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Hankovce situas fine de sakovojo. Bardejov troviĝas je 18 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1377, la hungara formo "Hankuagasa" uziĝis ekde la 16-a jarcento. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hankvágása 345 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hankovce 586 homoj, (582 slovakoj).