La unua mencio okazis pri la burgo en 1281 en hungara formo "Thorkw". Ĝi defendis la komercan vojon al Pollando. En 1296 la loko estis ankaŭ bienocentro, al kiu 10 vilaĝoj apartenis. En 1444 la husanoj okupis la fortikaĵon. En la 16-a jarcento parto de la fortikaĵo renesanciĝis. En 1556 la Habsburgoj okupis, poste detruis ĝin.