Vyšný Hrušov (hungare Felsőkörtvélyes [felŝOkortvEjeŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Vyšný Hrušov situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Humenné troviĝas je 12 km.
En 1426 estis tie vilaĝo "Kékszeg", kiu baldaŭe neniiĝis. La nova vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1543 laŭ tiama hungara ortografio "Kerthuilyes" (=pira), poste en 1548 en slava formo "Russo". En 1715 oni komputis tie 14 familiojn. En 1773 epidemio pri pesto, en 1831 kaj en 1873 pri ĥoleroj okazis. En 1844 inundo, en 1880 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnomrado vivis en Felsőkörtvélyes 489 homoj (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vyšný Hrušov 466 homoj (441 slovakoj).