Spišská Teplica (hungare Szepestapolca [sepeŝtapolca], germane Zeplitz [ceplic]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Spišská Teplica situas fine de sakovojo 4 km longa el Poprad.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1280, poste en 1327 en formo "Topoloucha". Baldaŭe la setlejo aranĝis bazaradon - kiel kampurbo - semajne po 1, ekde 1775 ankaŭ jare po 2. Inter 1613-1885 paperofarejo funkciis. En 1787 1010 loĝantoj loĝis en 121 domoj, en 1828 1060 loĝantoj vivis tie ĉi. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepestapolca 976 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Sobota, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Spišská Teplica 1835 homoj, (1756 slovakoj).
Vidindaĵoj