Medzianky (hungare Tapolymeggyes [tapojmedjeŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Medzianky situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Hanušovce nad Topľou-Prešov. La lasta urbo troviĝas je 20 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1212. Pli frue iom norde oni konstruis gardoturon por kontroli la polan landlimon. La skriba formo aperis en 1312 laŭ tiama hungara mallonga nomo kaj ortografio "Medies". Apude fortikaĵo konstruiĝis, kiu menciiĝis unuafoje en 1313. La fortikaĵo detruiĝis post jardekoj. En 1600 oni komputis tie 7 impostintojn, nobeldomon, preĝejon kaj paroĥon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tapolymeggyes 185 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Medzianky 324 homoj, (322 slovakoj).
Vidindaĵoj