Čelovce, hungare Cselfalva [ĉelfalva], germane Koppernitz aŭ Schellendorf estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Čelovce situas laŭ flankovojoj. Prešov troviĝas je 18 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1335. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Cselfalva 162 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Girált, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čelovce 281 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).