Baldovce (hungare Baldóc germane Eckersdorf aŭ Baldowitz [baldovic]) estas vilaĝo, kuracbanloko kaj municipo en Slovakio.
Situo
Baldovce situas laŭ traira flankovojo. Levoča troviĝas je 10 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1272 en latina formo "Villa Henrici et Echardi". La hungara formo "Baldfalva" aperis en 1344. En la 18-a jarcento vitrofarejo funkciis. En 1787 124 vilaĝanoj loĝis en 11 domoj, en 1828 174 vilaĝanoj en 22 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Baldóc 159 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Baldovce 216 homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj