Krivé (hungare Sárosgörbény [ŝAroŝgorbEnj], germane Zipserhau) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Krivé situas laŭ traira flankovojo. Bardejov troviĝas je 16 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1454. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Krive, poste ĝi ricevis parte hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sárosgörbény 195 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bardejov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Krivé 203 homoj, (185 slovakoj, 16 rutenoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj