Sopkovce (hungare Szopkóc [sopkOc]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Sopkovce situas fine laŭ traira flankovojo. Humenné troviĝas je 13 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1453. En 1600 6, en 1715 9 familioj pagis imposton. En 1828 loĝis tie 233 vilaĝanoj en 38 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szopkóc 140 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sopkovce 129 homoj (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj