Ďurďoš (hungare Györgyös [djordjoŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Geografio
Ďurďoš situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Vranov nad Topľou troviĝas 25 km, Giraltovce 8 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1363. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Györgyös 208 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ďurďoš 229 homoj, (213 slovakoj, 16 ciganoj).