Nechválova Polianka (hungare Szinnamező [sinamezO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Nechválova Polianka situas fine de sakovojo. Humenné troviĝas je 24 km.
Historio
La vilaĝon fondis ŝoltiso Nechvaľ ĉirkaŭ 1550 kaj la unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1567. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis "Nechvál-Polyánka", poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szinnamező 398 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Nechválova Polianka 135 vilaĝanoj (78 slovakoj, 36 rutenoj, 21 ukrainoj).