Torysky (hungare Tarcafő germane Siebenbrunn rutene Торіскы [toriski]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Torysky situas laŭ rojo, survoje el Nižné Repaše. Levoča troviĝas je 14 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la loko en 1284 laŭ tiama hungara ortografio "Tarchafeu". En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1598 oni komputis tie 28, en 1773 67 domojn. En 1787 785 vilaĝanoj loĝis en 88 domoj, en 1828 1336 vilaĝanoj en 185 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Toriszka, poste ĝi rericevis la mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tarcafő 886 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Levoča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Torysky 416 homoj, (399 slovakoj, 10 rutenoj).
Vidindaĵoj