Zlatník (hungare Aranyospatak [aranjoŝpatak]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Zlatník situas fine de sakovojo. Vranov nad Topľou troviĝas je 15 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1478. En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Aranyospatak 75 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Vranov nad Topľou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Zlatník 78 homoj, (ĉiuj slovakoj).