Ĉar ĝi apudis la trafikan vojon al Pollando, tio ebligis rapidan evoluon de la urbo. La urbon okupis en 1440 husitoj.
Komence de la 16-a jarcento la urbo havis 5.000 loĝantojn, gimnazion, muzikan lernejon, propran teatron. Ekde 1320 okazis ĉiujare 8-tagaj foiroj kaj kompreneble semajnaj foiroj. La loĝantoj de la urbo konsekriĝis al la evangelismo komence de la 16-a jc., la urbo iĝis la hungarlanda disvastiganto de la lutera reformacio.
Tie okazis la unua koncilio de la hungara reformatoj. Oni eldonis tie unuafoje en la hungara kaj slovaka lingvo la Katekismon de Lutero kaj Leĝaron de Werbőczi, la Tripartium.
La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878), pesto, bataloj, ĝia graveco malpliiĝis. En la urbo loĝis en 1910 2571 slovakoj, 2179 hungaroj kaj 1617 germanoj.