Vápeník (hungare Mészégető [mEsEgetO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Vápeník situas en valo, laŭ la pola landlimo, fine de sakovojo el Svidnička. Svidník troviĝas je 13 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1600 en formo "Vapene Uiszeswidnicze". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1787 159 vilaĝanoj en 26 domoj, en 1828 208 vilaĝanoj en 26 domoj. En la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Vapenik, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mészégető 147 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vápeník 52 homoj, (24 rutenoj, 23 slovakoj).
Vidindaĵoj