Hankovce (hungare Jánosvágása [jAnoŝvAgAŝa]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Hankovce situas laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Medzilaborce-Humenné. La lasta urbo troviĝas je 11 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1567 en formo "Hankóc". En 1714 oni komputis tie 11 familiojn. En 1787 loĝis tie 352 vilaĝanoj en 40 domoj, en 1828 448 vilaĝanoj en 60 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Hankócz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Jánosvágása 382 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hankovce 586 homoj, (582 slovakoj).