Šarišská Trstená (hungare Nádfő) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Nadvej.
Šarišská Trstená situas laŭ traira flankovojo. Prešov troviĝas je 15 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1345 laŭ tiama hungara ortografio "Nadfu". En 1427 neniu pagis imposton. En 1787 62 vilaĝanoj loĝis en 7 domoj, en 1828 43 vilaĝanoj en 5 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nádfő 76 homoj, (ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Šariš, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Šarišská Trstená 263 homoj, (ĉiuj slovakoj).