Kučín (hungare Felsőköcsény [felŝOkoĉEnj], germane Kutschin [kuĉin]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Kučín situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Bardejov troviĝas je 18 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1315. En 1787 311 vilaĝanoj loĝis en 43 domoj, en 1828 599 vilaĝanoj loĝis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kucsin, poste ĝi ricevis pli longan nomon pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőköcsény 380 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kučín 479 homoj, (412 slovakoj, 62 ciganoj).