Kružlová [kruĵlovA], (hungare Ruzsoly [ruĵoj], rutene Кружльова [kruĵljova]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Kružlová situas laŭ traira flankovojo. Svidník troviĝas je 7 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1414 laŭ tiama hungara nomo kaj ortografio "Crusulwagasa". En 1600 oni komputis tie 8 domojn, en 1618 8 domojn kaj muelejon. En 1787 350 vilaĝanoj loĝis en 54 domoj, en 1828 433 vilaĝanoj en 56 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ruzsoly 321 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kružlová 558 homoj, (330 slovakoj, 117 ciganoj, 98 rutenoj).
Vidindaĵoj