Štôla (hungare Stóla [ŝtOla], germane Stollen) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Štôla situas laŭ traira flankovojo. Poprad troviĝas je 15, Vysoké Tatry je 12 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la loko en 1279, kie en 1314 monaĥejo formiĝis. La vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1330 en formo "Stoly". En 1526 la monaĥejo bruldetruiĝis, tial la monaĥoj forlasis ĝin. Ĝis 1870 la domoj apartenis al Mengusovce. En 1787 142 vilaĝanoj loĝis en 17 domoj, en 1828 178 vilaĝanoj loĝis en 24 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Stóla 290 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Sobota, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1947-1990 la municipo denove funkciis en Mengusovce.
Vidindaĵoj