Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gerlachov
Hotela komplekso Hubert kaj ties ĉirkaŭaĵo apud subtatra municipo Gerlachov. En fono monto Slavkovský štít
Hotelo Hubert en Gerlachov
Gerlachov (hungare Gerlachfalva germane Gerlsdorf ) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio .
Situo
Gerlachov situas laŭ rojo , laŭ traira flankovojo . Poprad troviĝas je 8 km . Gerlachovský štít (la plej alta montopinto de Slovakio) longe estis apartenaĵo de la vilaĝo, la nuna montonomo venis de la vilaĝonomo.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1336 en parte hungara formo "Gerlachfewlde" (=kampo de Gerlach). La loĝantoj longe minadis oron , sed ankaŭ ili bredadis ĉevalojn . En 1787 380 vilaĝanoj loĝis en 44 domoj, en 1828 987 vilaĝanoj loĝis en 133 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1876 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gerlachfalva 580 homoj , (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato ). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando , al Szepes (reĝa departemento) , al distrikto de Spišská Sobota , poste al Ĉeĥoslovaka respubliko , dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio .
Vidindaĵoj