Dubinné (hungare Tölgyed [toldjed]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Dubinné situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Bardejov troviĝas je 15 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1327. Fine de la 15-a jarcento la poloj detruis la vilaĝon. En 1600 oni komputis tie 20 servutulajn domojn. En 1711 la loĝloko senhomiĝis pro la bataladoj kaj pro pesto. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro laŭdis la vilaĝon kaj taksis ĝin unuaklasa. En 1868 epidemio pri ĥolero, en 1892 inundo, en 1913 incendio okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Dubine, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tölgyed 295 homoj, (plejparte slovakoj). Dum la 1-a mondmilito bataloj okazis ĉe la vilaĝo. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dubinné 345 homoj, (340 slovakoj).
Vidindaĵoj