Lužany pri Topli [luĵani pri topli], (hungare Long germane Lang) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Lužany pri Topli situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Giraltovce troviĝas je 4 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1370 laŭ tiama hungara ortografio "Longh". En 1600 oni komputis tie 10 domojn. En 1787 213 vilaĝanoj loĝis en 30 domoj, en 1828 244 vilaĝanoj en 32 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Long 159 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Lužany pri Topli 253 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).