La stacio troviĝas en la loko kie la linio 6 fariĝas subtera venante el Sèvres - Lecourbe.
Ĝi omaĝas al Louis Pasteur, franca biologo kaj ĥemiisto kiu fondis mikrobiologian sciencon, evidentigis la rolon de ĝermoj en malsanoj, inventis procezon de pasteŭrizado kaj disvolvis vakcinojn kontraŭ pluraj malsanoj, inkluzive de rabio.
Alirejoj
Estas du alirejoj:
Sur inter-ŝoseo de Bulvardo Pasteur, okcidente de vojoj de linio 6 antaŭ la komenco de ĝia subtera irado, sude de Strato de Vaugirard
Sur inter-ŝoseo de Bulvardo Pasteur, norde de Strato de Vaugirard