Mairie d'Aubervilliers (esperante Urbodomo de Aubervilliers) estas nova stacio sur linio 12 de la Metroo de Parizo kaj estonte sur linio 15 de Grand Paris Express, situanta en komunumo Aubervilliers, departemento Seine-Saint-Denis. Ĝi fariĝis la fina stacio de linio 12 post ĝia plilongigo elde Front Populaire. Ĝi estis malfermita la 31-an de majo 2022.
Ĝi situas en la centro de Aubervilliers. Ĝi priservas dense loĝatan kvartalon for de pezaj transportiloj. Ĝi etendiĝas de angulo de Strato Louis-Fourrier ĝis interkruciĝejo de Avenuo Victor-Hugo kun Avenuoj de la République, du Président-Roosevelt kaj Bulvardo Anatole-France. Kun surfaco de ĉirkaŭ 4 500 m2 sur kvar subteraj etaĝoj, ĝi kalkulas sep alirejojn, kvar norde kaj tri sude, el kiuj du kun liftoj[1].
Ĉirkaŭ 2030, stacio Mairie d'Aubervilliers povus estis priservata de linio 15 de la Metroo de Parizo en la kadro de Grand Paris Express[2].