La komerca finstacio Charles de Gaulle - Étoile estante tro ŝarĝita por akurate ludi la rolon de teĥnika finstacio, kun necesaj tempoj de regulado kaj paŭzo por la stiristoj, la stacio Kléber estis aranĝita, kun du aldonaj trakoj, por ludi tiun teĥnikan rolon. Ĝi estas uzata por pli longdaŭra halto de vagonaroj antaŭ aŭ post ilia trapaso tra la finstacio Charles de Gaulle - Étoile.