La linio 3bis de la metroo de Parizo estas la plej mallonga metrolinio de Parizo. Ĝi longas nur 1,3 kilometron. La linio estis konstruita tre subtere: la stacioj Saint-Fargeau kaj Pelleport estas tial alireblaj nur per lifto. Pro sia malgranda trafiko kaj longeco, la linio 3bis estas priservita de mallongigitaj MF 67-vagonaroj.