La linio 5 de la metroo de Parizo estas unu el la 16 metrolinioj de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi trapasas la orientan parton de Parizo, el Bobigny ĝis la stacio Place d'Italie. Komence de 2006 oni anoncis, ke la linio 5 kaj du aliaj linioj baldaŭ ricevos novajn, MF 01-vagonarojn. Tiuj novaj vagonaroj normale aktiviĝos en 2010.
La linio 5 estis inaŭgurita la 6-an de junio1906: la unua sekcio ekis el Place d'Italie kaj atingis "Gare d'Orléans" (hodiaŭ Gare d'Austerlitz).