Gare de l'Est [ɡaʁ də lɛst] estas stacio de la Metroo de Parizo, situanta en la 10-a arondismento de Parizo. Ĝi estas priservata de linioj 4, 5 kaj 7. Kiel indikas ĝia nomo, la stacio estas konektita kun fervoja stacidomo Gare de l'Est.
Stacio
La stacio havas la nomon de Gare de l'Est sub kiu ĝi estis konstruita. Ĝia plena nomo estas Gare de l'Est - Verdun, el la nomo de apuda Avenuo de Verdun.
La vojoj de linioj 5 kaj 7 konsistigas aron de tri kajoj kaj kvar vojoj: du flankaj kajoj kaj unu insula kajo komuna al linioj 5 (direkto Bobigny - Pablo Picasso) kaj 7 (direkto La Courneuve - 8 Mai 1945) inter la dua kaj tria vojoj.
La stacio de linio 4 prezentas apartaĵon: ĝia volbo estas interrompita en sia centra parto, pro la ĉeesto supre de la stacioj de du aliaj linioj. Tiuj ĉi trapasas sur « ponto » perpendikulara al linio 4, kio formas ebenan « plafonon ».