Denfert-Rochereau [dɑ̃fɛʁ ʁɔʃʁo] estas stacio de la linioj 4 kaj 6 de la Metroo de Parizo. Ĝi troviĝas en la 14-a arondismento de Parizo. Eblas transtrajniĝi al RER B en la supertera Denfert-Rochereau. La stacio de la linio 4 situas sub Avenuo du Général-Leclerc kaj havas aldonan nomon Colonel Rol-Tanguy. La stacio de la linio 6 situas sub Bulvardo Saint-Jacques.
La stacio estis ekfunkciigita la 24-an de aprilo1906 kun la malfermo de la linio 2 (hodiaŭ linio 6). Tiu veturis tiam sur la linia parto Passy-Place d’Italie. La 14-an de oktobro1907 la parto de la linio 2 estis transprenita de la linio 5. La 30-an de oktobro1909 la stacio de la linio 4 estis malfermita. La 6-an de oktobro1942 la linia kondukado de la linioj 5 kaj 6 estis ŝanĝita, tiel ke ekde tiam la linio 6 haltas ĉe ĉi tiu stacio.