Temas pri supertera stacio, situanta en la akso de Bulvardo de Grenelle, sur la maldekstra bordo de Ponto Bir-Hakeim, super kiu trapasas la linio.
La stacio estis malfermita la 24-a de aprilo1906 sub la nomo Grenelle[1]. Ĝi alprenis la nomon « Bir-Hakeim - Grenelle » la 18-an de junio1949, dum la Ponto de Passy estis alinomita Ponto Bir-Hakeim[2]. Ĝi fine estis alinomita « Bir-Hakeim Tour Eiffel » en 1998[3].