|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Passy
|
Passy [pasi] estas stacio sur linio 6 de la Metroo de Parizo, en la 16-a arondismento de Parizo.
Stacio
La stacio troviĝas sur Strato de l'Alboni, inter Skvaro Alboni, Placo de Costa-Rica kaj Avenuo du Président-Kennedy.
Ĝi prezentas la apartaĵon esti subtera ĉe sia okcidenta ekstremaĵo kaj supertera ĉe la cetera ekstremaĵo, pro la deklivo de la tereno.
La « station du quai de Passy » (stacio de la kajo de Passy) estis malfermita la 6-an de novembro 1903 kiel finstacio de linio 2 sud, poste ĝi estis ligita al la maldekstra bordo de Sejno la 24-an de aprilo 1906 dum la plilongigo al Place d'Italie.
Ĝi eltiras sian nomon el la malnova vilaĝo de Passy, kaj el Kajo de Passy, nomo de Avenuo du Président-Kennedy dum la konstruo de la linio[1].
Alirejoj
La stacio disponas pri du alirejoj al Strato de l'Alboni, ĉiu sur aparta kajo.
Interkonektoj
Proksime
Ĝi estas ligita al stacio Bir-Hakeim kaj al la 15-a arondismento per Ponto Bir-Hakeim (antaŭe: Ponto-Viadukto de Passy) finkonstruita en 1906.
Ĝi troviĝas 750-kelk metrojn norde de la "Domo de la Radio".
Referencoj
Bildgalerio
-
Konstruo de la stacio en 1905
-
Alirejo kun ŝtuparo al Strato de l'Alboni
-
Alirejo kun ŝtuparo al Strato de l'Alboni
-
Vido el stacio
Bir-Hakeim
-
MP 73 venanta el Bir-Hakeim
Vidu ankaŭ
Metrostacioj M06 |
---|
|
- M01
- M02
- M03
- M03bis
- M04
- M05
- M06
- M07
- M07bis
- M08
- M09
- M10
- M11
- M12
- M13
- M14
- FUN
- (eksa 14)
|
|
|
|
|