Bercy [bɛʁsi], plennome Paris Bercy Bourgogne - Pays d'Auvergne (franceGare de Paris Bercy Bourgogne - Pays d'Auvergne) estas francastacidomo de SNCF, situanta en la 12-a arondismento de Parizo.
Ĝi konsistigas dependaĵon de Gare de Lyon, de kiu ĝi dependas el administra vidpunkto kaj de kiu ĝi priservas parton de la sama fervojreto.
Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,838 de la linio Paris-Lyon - Marseille-St-Charles (830000).
Konstruita dum la 1970-aj jaroj, ĝi estas specialigita en la servo de « Aŭto-Trajno », kiu zorgas pri vehikloj de vojaĝantoj (aŭtoj, motorcikloj, skoteroj...) kaj transportas ilin ĝi alia stacidomo kun sama servo. En junio 2001, post la fermo de Stacidomo Paris-Tolbiac, stacidomo de Bercy reprenis la aŭto-trajnojn de la sud-okcidenta reto de SNCF. Dum 2002, la kvar ĉiutagaj dumnoktaj trajnoj el aŭ al Italio, kaj la linioj TERBurgonjo-Franĉkonteo en direkto al Morvan estis transigitaj al tiu stacidomo. Fine, ĉirkaŭ 2005, trajno de Transilien R por Montereau estis enservigita de lundo al vendredo por krei alternativon al troŝtopiĝo kiu minacas al Gare de Lyon dum pintaj horoj.