Cambronne [kɑ̃bʁɔn] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 6, en la 15-a arondismento de Parizo.
La stacio estis malfermita la 24-an de aprilo 1906. Ĝi tiam situis sur linio 2 sud.
La stacio estas supertera sur viadukto en la akso de Bulvardo Garibaldi, okcidente de Placo Cambronne.
Ĝia nomo devenas de Placo kaj Strato Cambronne, kiuj omaĝas al generalo Pierre Cambronne (1770-1842).
La stacio disponas pri unusola alirejo sur la inter-ŝoseo de Bulvardo Garibaldi, fronte al n-ro 2.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!