Ĝi sidas sur viadukto (surtera stacio) en la akso de Bulvardo Vincent-Auriol, oriente de Strato Nationale. Tiu strato eltiras sian nomon de "Garde nationale" (Nacia Gvardio), burĝa civita milico kreita en 1789 dum la Franca revolucio.
La stacio disponas pri unusola aliro situanta sur meza inter-ŝoseo de Bulvardo Vincent-Auriol, ĉe n-roj 124 kaj 143.