6-a de novembro
La 6-a de novembro estas la 310-a tago de la jaro (la 311-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 55 tagoj restas.
Je la 6-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 355: Romia imperiestro Konstancio la 2-a atribuis al Juliano la Apostato la titolon de cezaro
- 447: Bizanca imperio: potenca tertremo detruis grandajn partojn de la muroj de Konstantinopolo, inkluzive de 57 turoj
- 1429: Henriko la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1500: Estanta en Romo pola astronomo Koperniko observis lunan eklipson
- 1528: Hispana konkistadoro Álvar Núñez Cabeza de Vaca kiel unua eŭropano ektroviĝis en la hodiaŭa Teksaso
- 1611: Formortis malnova ĉeĥa nobela familio Rožmberk (Petr Vok z Rožmberka)
- 1717: Johann Sebastian Bach estis enkarcerigita en Vajmaro pro la krimo je la majesto farita kontraŭ la duko Vilhelmo Ernesto - liberigita la 2-an de decembro
- 1736: Miĥail Lomonosov enskribiĝis al Universitato de Marburg
- 1772: Rusa turka-milito: marbatalo apud Patraso komenciĝis
- 1789: Papo Pio la 6-a nomumis John Carroll unua katolika episkopo en Usono
- 1792: Franca okupado de la hodiaŭa Belgio komenciĝis
- 1806: Armeo de Napoleono konkeris Lubekon
- 1844: Domingo sendependiĝis de Hispanio kaj akceptis unuan konstitucion
- 1846: Aŭstrio aneksis Respublikon Krakovo malobservante Vienan Traktaton
- 1848: En Svislando Federacia Asembleo elektis Federacian Konsilion
- 1860: Abraham Lincoln iĝis prezidento de Usono - enposteniĝis kiel unua respublikano
- 1861: Jefferson Davis iĝis prezidento de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko
- 1869: Nov-Ĵerzejo: en New Brunswick okazis unua matĉo de usona piedpilko
- 1880: Franca militkuracisto Charles Laveran malkovris ke parazito kaŭzas malarion, pro kio li ricevis en 1907 Nobel-premion pri medicino
- 1884: En Katowice komenciĝis konferenco dum kiu delegitoj de la Amantoj de Ciono decidis pri fondo de novaj judaj setlejoj en Palestino
- 1888: Benjamin Harrison gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1900: William McKinley la duan fojon gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1906: Rusia Imperio: Agrara reformo de Stolipin komenciĝis — imperiestro Nikolao la 2-a subskribas dekreton pri disdivido de kamparanoj laŭ bienoj
- 1911: Francisco I. Madero iĝis prezidento de Meksiko
- 1913: Mahatmo Gandhi estis arestita dum marŝo de barataj ministoj en la Unio de Sud-Afriko
- Unua mondmilito:
- 1919: Germana Partio de Rumanio estis fondita en Sighișoara
- 1921: Finna armeo helpata de kareliaj taĉmentoj eniris orientan Karelion
- 1922: Pollando: en Toruń fondiĝis oficira Akademio de Mararmeo - postmilite je la nomo al herooj de Westerplatte
- 1923: Rusa astronomo Vladimir Aleksandroviĉ Albickij malkovris asteroidon Lidino
- 1928: Herbert C. Hoover gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1932: Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis parlamentan baloton
- 1933: Stratbataloj eksplodis en Helsinko inter finnlingvaj kaj svedlingvaj lernejanoj - ene de du tagoj la batalado en kelkaj lokoj iĝis tiel furioza ke la polico devis uzi forton por restarigi la ordon
- 1935: Testoflugo de la brita ĉasaviadilo Hurricane
- 1937: Faŝisma Italio aliĝis al Antikominterna pakto kun Tria Regno kaj Japana Imperio
- 1938: En Dua Pola Respubliko komenciĝis parlamenta voĉdonado
- 1939: Belga astronomo Fernand Rigaux malkovris asteroidon Curie
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: kadre de Intelektul-kampanjo komenciĝis germana operaco kontraŭ polaj profesoroj de Krakovaj altlernejoj Sonderaktion Krakau - oni enprizonigis en koncentrejoj 183 sciencistojn (144 el Jagelona Universitato), 21 el AGH, 18 membrojn de la familioj); de rumana haveno Konstanco elnavigis ĉ. 1200 polaj aviadilistoj, kiu iris tra Pireo kaj Napolo al Marsejlo
- 1940: Druskienniki, Soleczniki kaj terenoj orienten de Święciany estis transdonitaj al Litova Soveta Socialisma Respubliko; Mediteraneo: komenco de operacoj por plifortigi konvojojn al Malto kaj Grekio, kun ekplanita atako al itala ŝiparo en Taranto
- 1941: Holokaŭsto: laŭ ordono de la komisaro de Tria Regno Erich Koch operaca grupo de SS komencis en arbaro Sosenki murdi judojn el Równe - dum du tagoj ekstermis 17 000, kaj la ceterajn 10 000 fermis en geto; germanoj deportis de 6 vilaĝoj en Zamość-regiono pli ol 2000 polojn; Porajmos: germana polico alveturigis al Lodzo laŭvican transporton de 1000 ciganoj de Fürstenfeld; Germanigo: en Ĝenerala Gubernio oni ŝanĝis nomojn de 11 polaj urboj; en Vilno germanoj murdis 1341 judojn; Pola ministro en ekzilo kunsidis en la lasta Internacia Labor-Konferenco en Blanka Domo; Orienta Fronto: finna marŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim ordonis al Karelia Armeo transiri al defendo
- 1943: soveta partizana taĉmento de kolonelo Nikolaj Prokopjuk murdis komandanton de pola partizana taĉmento de EA el areo Lucko mutobskurulon Jan Rerutka kun liaj soldatoj; trupoj de la 1-a Ukraina Fronto liberigis Kievon; brita-usona aviado bombis Plovdiv; registaro de Barato akceptis usonan proponon direkti trupojn al Bengalio kaj Asamo
- 1944: Ruĝa Armeo konkeris Ostrołęka; la Supera Komandantaro de Pola Soldataro arestis 439 estintajn soldatojn de Enanda Armeo servantaj en la Popola Pola Soldataro kaj internigis; reprezenta orkestro de Pola Militistaro fondiĝis; Bomba Korpuso de Royal Air Force bombadis Koblencon - la plej granda aeratako al tiu ĉi urbo dum la milito, kaj atakis Gelsenkirchen; en Makedonio Nacia Armeo de Jugoslavi-Liberigo okupis Ohrid, kaj liberigis 4 urbojn en Nord-Makedonio (i.a. Radoviš kaj Valandovo); Okcidenta Fronto: kanada 2-a Armea Korpuso ekregis Middelburg; en norda Birmo infanteria regimento de ĉina 22-a Infanteri-Divizio post transiro de la rivero Iravadio okupis Shwegu (Kaĉino); Bulgario rompis diplomatiajn rilatojn kun Japanio; en Kairo estis murdita de juda Stern-grupo brita ministro-rezidanto en Proksima Oriento Walter Guinness, kiu rifuzis al hungaraj judoj alveni al Palestino; Hungario: laŭ rekomendo de Ferenc Szálasi, dekmiloj da judoj estas pelataj piede de Budapeŝto al deviga laboro sur la okcidenta landlimo
- 1944: En Usono komenciĝis produktado de plutonio, poste uzita en konstruado de la atombombo Fat Man
- Stalinismo
- 1949: Papuo-Nov-Gvineo fondiĝis
- 1954: Latvio: regulaj televidaj elsendoj komenciĝis en Rigo
- 1956: Dwight D. Eisenhower la duan fojon gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1956: Sueza krizo: pro internacia premo oni ĉesigis ĉiujn militistajn operacojn en Egiptio
- Hungara insurekcio de 1956
- 1960: Ukrainio: malfermo de la Metroo de Kievo
- 1962: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis en rezolucio la apartismon en Sud-Afriko
- 1975: En Londono okazis unua koncerto de Sex Pistols
- 1975: Verda marŝo lanĉita de la reĝo de Maroko Hasano la 2-a: 300 mil marokanoj transpaŝis en paca manifestacio la limon kun Hispana Saharo (nun Okcidenta Saharo) postulante ĉesigon de la hispana okupado
- 1982: Paul Biya iĝis prezidento de Kameruno
- 1984: Ronald Reagan refoje iĝis prezidento de Usono
- 1985: Generalo Wojciech Jaruzelski iĝis ŝtatestro de Pollando
- 1985: Aníbal Cavaco Silva iĝis ĉefministro de Portugalio
- 1987: Pollando: antaŭtage de la datreveno de la Oktobra Revolucio okazis kontraŭkomunista evento de Oranĝa Alternativo
- 1991: Jugoslava Popola Armeo atakis malnovan urbon de Dubrovnik
- 1992: Belorusia rublo estis enkondukita
- 1994: Emomalii Raĥmon gajnis prezidentan balotadon en Taĝikio kaj refoje la saman tagon en 1999
- 1996: Premiero de la usona filmo La angla paciento
- 1998: Hugo Chávez iĝis prezidento de Venezuelo
- 1999: Historio de Aŭstralio: civitanoj de Aŭstralio referendumis pri daŭrigo de la regado de brita reĝino Elizabeto la 2-a kiel ŝtatestrino - plimulto (54,5%) de aŭstralianoj voĉdonis kontraŭ transformo de sia ŝtato en respublikon, preferante monarkion
- 2001: Usono: televida serio 24 komenciĝis
- 2005: Militistoj en Birmo translokigis ĉefurbon de la lando de Ranguno al planita urbo Nepjido, ĉirkaŭ 300 kilometrojn norde
- 2008: Jigme Khesar Namgyel Wangchuck kronita kiel reĝo de Butano
- 2008: Nord-Osetio: dum bombatenco en Vladikavkaz pereis 12 personoj, 41 vundiĝis
- 2012: Barack Obama la duan fojon gajnis prezidentan baloton en Usono
- 2013: Emomalii Raĥmon denove gajnis prezidentan baloton en Taĝikio
- 2013: En Parizo oni vendis dum aŭkcio kontraŭ 357 mil eŭroj solan kopion de testamento de Napoleono Bonaparte, transskribitan laŭ originalo de lia sekretario
- 2013: Tajuano: antaŭ oficejo de la Komunista Partio de Ĉinio eksplodis kelkaj etaj bomboj mortigante unu personon kaj vundante 8 aliajn
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1479: Johana de Kastilio, reĝino el dinastio de Trastamaro (m. 1555)
- 1494: Sulejmano la 1-a, imperiestro de la Osmanida Imperio (m. 1566)
- 1562: Francisko Sforza, itala kardinalo, papa legato en Romanjo (m. 1624)
- 1661: Karlo la 2-a, reĝo de Hispanio, Napolo kaj Sicilio (m. 1700)
- 1692: Louis Racine, franca poeto (m. 1763)
- 1755: Stanisław Staszic, pola pastro, verkisto, filozofo, geografo, geologo, pioniro de kooperativo (m. 1826)
- 1793: Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt), germana princo (m. 1867)
- 1794: Konstantin Thon, rusia arkitekto, kreinto de la bizanca-rusa stilo (m. 1881)
- 1800: Leonard Chodźko, pola historiisto, geografo, kartografo, arkivisto, eldonisto kaj elmigrinta aktivulo (m. 1871)
- 1802: Theodor von Bernhardi, germana diplomato kaj historiisto (m. 1887)
- 1811: Markijan Ŝaŝkeviĉ, ukraina kleriko, poeto, verkisto (m. 1843)
- 1814: Ábrahám Ganz, hungara entreprenisto pri mekanika inĝenierarto (m. 1867)
- 1814: Adolphe Sax, belga konstruisto de muzikaj instrumentoj, inventinto de saksofono (m. 1894)
- 1825: Charles Garnier, franca arkitekto (m. 1893)
- 1835: Cesare Lombroso, itala psikiatro kaj antropologo, kreinto de la itala skolo en kriminologio, populariganto de antropometrio (m. 1909)
- 1841: František Vymazal, ĉeĥa interlingvisto, poligloto, filologo, eldonisto de lingvaj, historiaj kaj sociologiaj lernolibroj, konversaciaj manlibroj, tradukanto, aŭtoro de lernolibroj pri volapuko kaj Esperanto por ĉeĥoj (m. 1917)
- 1852: Béni Grosschmid, hungara juristo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1938)
- 1854: John Philip Sousa, usona komponisto de militaj marŝoj (m. 1932)
- 1858: József Vészi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1940)
- 1861: James Naismith, kanada kuracisto, kreinto de korbopilkado (m. 1939)
- 1868: Felikso Zamenhof, pola farmaciisto, frato de L. L. Zamenhof, pioniro de Esperanto kontribuinta al disvastigo de la Unua Libro (m. 1933)
- 1872: František Bílek, ĉeĥa skulptisto, grafikisto, mistikulo, membro de la Eklezio ĉeĥoslovaka husana (m. 1941)
- 1874: Vilmos Csutak, rumania hungara historiisto (m. 1971)
- 1880: Robert Musil, aŭstria romanverkisto, dramisto, eseisto (m. 1942)
- 1884: Richard Weiner, ĉeĥa poeto, verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1937)
- 1886: János Bányai, rumania hungara geologo (m. 1971)
- 1893: Loránd Daday, rumania hungara verkisto (m. 1954)
- 1901: Eugeniusz Słuszkiewicz, pola lingvisto, poligloto, hindeŭropisto kaj orientalisto specialiĝinta pri la armena lingvo kaj sanskrito (m. 1981)
- 1903: György Kapussy, hungara pentristo (m. 1986)
- 1906: György Kese, rumania hungara kuracisto (m. 1977)
- 1910: Frigyes König, rumania hungara entomologo, muzeologo (m. 2002)
- 1919: Sophia de Mello Breyner Andresen, portugala verkistino (m. 2004)
- 1919: Teréz Mózes, rumania hungara arthistoriistino, etnografino (m. 2023)
- 1924: William Auld, skota instruisto de anglalingva literaturo, poeto de Esperantlingva literaturo, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de Esperanta PEN-Centro, redaktoro de Esperanta antologio kaj kompilinto de Nova Esperanta krestomatio, aŭtoro de la poemego La infana raso (m. 2006)
- 1932: Piroska B. Gergely, rumania hungara lingvistino (m. 2019)
- 1932: François Englert, belga Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri la bosono de Higgs
- 1933: Ilona Varró, rumania hungara verkistino (m. 1993)
- 1935: Dezső Kozma, rumania hungara literaturhistoriisto
- 1946: László Káli, rumania hungara geografo, priturisma verkisto
- 1949: Arturo Sandoval, kuba trumpetisto kaj ĵaza pianisto
- 1953: Reinhard Hauke, germana teologo, helpa episkopo en la Episkopujo de Erfurto
- 1955: Erich Karkoschka, germana astronomo kaj matematikisto, esploristo pri planedoscienco
- 1957: Ciro Gomes, brazila politikisto, advokato, guberniestro
- 1959: Halina Gorecka, rusia inĝenierino pri komputado, prezidantino de Sverdlovska Esperanto-klubo, vicprezidantino de Rusia Esperantista Unio, ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA, eldonistino de "Ruslanda Esperantisto" kaj de "La Ondo de Esperanto", edzino de Aleksander Korĵenkov
- 1965: Valérie Benguigui, franca aktorino kaj teatro-reĝisoro (m. 2013)
- 1966: Laurent Lafforgue, franca matematikisto
- 1969: Jacek Sasin, pola aŭtonomeca oficisto, vojevodo de Mazovio, ministro pri ŝtataj aktivoj
- 1972: Rebecca Romijn, usona aktorino kaj fotomodelino
- 1972: Thandie Newton, brita aktorino
- 1973: Simon Mol, kameruna verkisto, ĵurnalisto (m. 2008)
- 1973: Irakli Okruaŝvili, kartvela juristo, advokato kaj politikisto
- 1974: Krisztián Sárneczky, hungara instruisto kaj amatora astronomo
- 1980: Anri Ĝoĥadze, kartvela popmuzika kantisto
- 1988: Tom Neuwirth, aŭstra kantisto kaj transvestisma artisto
- 1990: André Schürrle, germana futbalisto
Mortoj
- 1406: Inocento la 7-a, papo (n. 1339)
- 1492: Antoine Busnois, franca kleriko, komponisto, kantisto kaj poeto (n. ĉirkaŭ 1433)
- 1600: Ishida Mitsunari, japana samurajo, malvenkinta en la batalo de Sekigahara, ekzekutita (n. 1559)
- 1611: Petr Vok z Rožmberka, ĉeĥa nobelo (n. 1539)
- 1612: Henry Frederick Stuart, princo de Kimrujo kaj de Rothesay (n. 1594)
- 1632: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (n. 1594)
- 1672: Heinrich Schütz, germana komponisto (n. 1585)
- 1725: Nikolao Bercsényi, hungara militestro, vicestro de Francisko Rákóczi la 2-a (n. 1665)
- 1795: Jiří Antonín Benda, ĉeĥa komponisto, fondinto de la muzika formo melodramo (n. 1722)
- 1822: Claude Louis Berthollet, franca kuracisto kaj kemiisto (n. 1748)
- 1836: Karlo la 10-a, reĝo de Francio (n. 1757)
- 1836: Karel Hynek Mácha, ĉeĥa poeto (n. 1810)
- 1876: Johann Emanuel Veith, aŭstra bestokuracisto, pastro kaj verkisto
- 1887: Eugène Pottier, franca poeto kaj revoluciulo, aŭtoro de La Internacio (n. 1816)
- 1893: Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, rusa komponisto (n. 1840)
- 1929: Max von Baden, regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno (n. 1867)
- 1944: Walter Guinness, brita nobelo kaj politikisto, murdita de juda terorista grupo Leĥi (n. 1880)
- 1944: Arthur Weisbrodt, germana optikisto kaj komunista rezistadano
- 1949: Dénes Bogáts, rumania hungara historiisto (m. 1882)
- 1951: Jindřich Plachta, ĉeĥa aktoro kaj verkisto (n. 1899)
- 1959: José P. Laurel, filipina juristo, verkisto, prezidento de marioneta ŝtato dum la japana okupado (n. 1891)
- 1960: Erich Raeder, germana granda admiralo (n. 1876)
- 1965: Edgar Varese, usona komponisto emfazanta sonkoloron (n. 1883)
- 1972: Erna Kabdebó, hungara dramistino, deklamistino (n. 1886)
- 1976: Václav Čtvrtek, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de fabeloj por infanoj (n. 1911)
- 1977: Josef Gorbach, aŭstra romkatolika pastro kaj publicisto
- 1989: Margit Makay, hungara aktorino (n. 1891)
- 1997: Josef Pieper, germana katolika filozofo, reprezentanto de novtomismo (n. 1904)
- 1998: István Szőts, hungara filmreĝisoro (n. 1912)
- 2000: Lyon Sprague de Camp, usona verkisto pri sciencfikcio kaj fantasto (n. 1907)
- 2000: Stanisław Janusz Sosabowski, pola kuracisto, justulo inter la popoloj (n. 1917)
- 2011: Géza Alföldy, hungara-germana profesoro kaj historiisto (n. 1935)
- 2012: Vladimír Jiránek, ĉeĥa desegnisto kaj reĝisoro, kreinto de animea serio pri Pat kaj Mat (n. 1938)
- 2016: Bolesław Szafirski, pola matematikisto, profesoro, prezidanto de Pola Matematika Societo (n. 1935)
- 2016: Zoltán Kocsis, hungara pianisto, komponisto kaj dirigento (n. 1952)
- 2022: Hans Welling, germana esperantisto, radioamatoro (n. 1937)
- 2023: Antoni Martí, ĉefministro de Andoro (n. 1963)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 6-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|