La Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (angleUnited Nations Children's Fund, mallongigita UNICEF - aŭ ĝis 1953 Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (United Nations International Children's Emergency Fund) estas internacia organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kiu laboras en 157 landoj kaj temas pri infanoj. Ĝi estis starigita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 11-an de decembro1946 kun sidejo en Novjorko laŭ iniciato de pola kuracisto Ludwik Rajchman.
UNICEF donas longtempan helpadon al infanoj kaj patrinoj, kiuj loĝas en disvolviĝantaj landoj. La agentejo dependas de la donacoj de registaroj kaj privataj donacantoj. Ĝiaj programoj celas evoluigi komunumajn servojn por infanrajtoj: la sano, bonfarto, sekureco kaj edukado de infanoj.
Kadro FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: KoncentriRimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejajinfanoj kaj junuloj.[1]