Bertha von Suttner naskiĝis en Prago, parton de la infanaĝo ŝi travivis en Brno kun la patrino Sofia ĉe sia zorganto, grafo Fürstenberg, en ŝia 13-a jaro ili transloĝiĝis al Vieno. Kiel juna virino ŝi laboris kiel edukistino en la familio von Suttner kaj enamiĝis al ties plej juna filo Arthur von Suttner. Sen la scio de la familianoj la paro geedziĝis en Vieno en la jaro 1875. La geedzoj dum naŭ jaroj (1876–1885) vivis en la Kaŭkazo kaj komencis vivteni sin per verkado.
Reveninte al Vieno Bertha von Suttner ekinteresiĝis pri pacifismaj temoj. En la jaro 1886 ŝi en Parizo rerenkontis la inventiston Alfred Nobel, kiun ŝi dek jarojn antaŭe ekkonis kaj kiu subtenis ŝiajn pacifismajn idealojn.
En 1887 ekestis ŝia kontraŭmilita romano Die Waffen nieder!, For la batalilojn!, kiu fariĝis la plej granda sukceso en ŝia literatura kariero. Komence pluraj eldonistoj rifuzis la eldonadon kaj nur en la jaro 1889 ĝi publikiĝis en tre malgranda eldonkvanto – kaj vendiĝis tiel bone, ke baldaŭ sekvis pliaj eldonoj kaj tradukoj al pluraj lingvoj. Ĝis nun la libro estis publikigita en 37 eldonoj, kaj tradukita al 12 lingvoj.
Inter la jaroj 1892–1899 von Suttner akiris internacian reputacion kiel redaktoro de la pacisma gazeto Die Waffen nieder!, nomata laŭ ŝia libro. En 1897 ŝi prezentis al la aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-apeticion de subskriboj instigantaj lin fondi internacian tribunalon. Ŝi ankaŭ partoprenis internacian konferencon por paco en Hago kaj en la formulado de la unua Haga traktato en 1899, sed ŝiaj altaj atendoj ne realiĝis.
En 1907 ŝi ĉeestis la Duan Pacan Konferencon en Hago, kiu diskutis diversajn aspektojn de la militaj leĝoj. Sojle de Unua Mondmilito, Suttner daŭre argumentis kontraŭ internaciaj armilaroj. En 1911 ŝi estis nomumita membro de la Konsilio-Paco de Carnegie.
En 1891 von Suttner instigis la fondon de la Österreichische Friedensgesellschaft (Aŭstra Societo de Pacamantoj), kies prezidantino ŝi fariĝis, kaj unu jaron poste ŝi fondis similan societon en Germanio. En 1905 ŝi gajnis la Nobelpremion pri paco. La 21-an de junio 1914 – mallonge antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito – ŝi mortis en Vieno.
Nobel-premiito pri paco Alfred Hermann Fried estis la plej intima kunlaborinto de von Suttner.
Rilatoj al Esperanto
”La pacifismo kaj Esperanto estas kuzoj” estis la teksto de telegramo, kiun von Suttner foje sendis al la Dresdena Esperanto-Societo.
La verko Die Waffen nieder! de von Suttner aperis ankaŭ en Esperanto sub la titolo For la batalilojn!, unue tradukita de Armand Caumont en 1914.[1] En la antaŭparolo de la libro skribis D-ro Heinrich Arnhold ke von Suttner en 1906, gastante ĉe liaj gepatroj, rekomendis al li lernadon de Esperanto, kaj ke li havis ”la plej karajn memorojn” pro la lingvo.
Kiam la germana poeto Peter Rosegger la unuan fojon legis Die Waffen nieder!, li diris: ”Kiel la Biblio, tiu ĉi libro estas tradukota en ĉiujn lingvojn de la mondo”, kaj baldaŭ la libro komencis sian vojaĝon, tradukita en multajn naciajn lingvojn, varbanta novajn anojn por la granda ideo de la paco kaj de la interkompreno inter la popoloj.
Memoro
Sur la soklo de la monumento Bertha von Suttner en la korto de la Viena Pacomuzeo videblas la titolo de la verko Die Waffen nieder! en pluraj lingvoj, interalie esperante ’For la Batalilojn!’. La monumento estis skulpita de Ingrid Rollema kaj desegnita de Guus Boudestein 2014.