Henry Kissinger
|
Nobel-premiito
|
|
|
Persona informo
|
Naskonomo
|
Heinz Alfred Kissinger
|
Naskiĝo
|
27-an de majo 1923 (1923-05-27) en Fürth, Bavario, Vajmara Respubliko
|
Morto
|
29-an de novembro 2023 en Kent, Konektikuto, Usono
|
Tombo
|
Arlingtona nacia tombejo vd
|
Religio
|
judismo vd
|
Lingvoj
|
angla • germana vd
|
Ŝtataneco
|
Usono (1943–2023) Germana Regno (1923–nekonata valoro) vd
|
Alma mater
|
Universitato Harvard - politika scienco (1952–1954) Universitato Harvard - politika scienco (1950–1952) Universitato Harvard - politika scienco (1947–1950) Urba Kolegio de Nov-Jorko - kontado (1941–1943) George Washington Educational Campus (en) (1938–1940) vd
|
Partio
|
Respublikana Partio vd
|
|
Subskribo
|
Familio
|
Patro
|
Louis Kissinger (en) vd
|
Patrino
|
Paula Stern (en) vd
|
Gefratoj
|
Walter Kissinger (en) vd
|
Edz(in)o
|
Nancy Kissinger (en) (1974–2023) Ann Fleischer (en) (1949–1964) vd
|
Infanoj
|
2
|
Profesio
|
Okupo
|
politikisto pedagogo aŭtobiografo entreprenisto entreprenisto diplomato verkisto politikologo ministro pri eksteraj aferoj vd
|
Laborkampo
|
Internaciaj rilatoj, politika scienco, politiko, ekstera politiko, geopolitiko, diplomatio, diplomatic history (en) kaj publika servo vd
|
|
|
|
En TTT
|
Oficiala retejo vd
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Henry KISSINGER [kisinĝer] (naskita Heinz Alfred KISSINGER [kisinger] la 27-an de majo 1923 en Fürth, Germanio, mortis en aĝo de 100 jaroj la 29-an de novembro 2023)[1] estis germandevena usona diplomato, politika sciencisto, kaj Respublikana politikisto. Li ludis gravan rolon en usona ekstera politiko kiel Nacia Sekureca Konsilisto 1969–1975 kaj Sekretario de Ŝtato 1973-1977 sub prezidantoj Richard Nixon kaj Gerald Ford. Post la eksiĝo de Kissinger, ambaŭ postaj usonaj prezidantoj kaj aliaj mondgvidantoj petis lian konsilon. Li estas forta eksponento de realpolitik-pensado en internacia politiko. En plenumaj politikaj roloj inter 1969 kaj 1977, li helpis formi la Détente-n direkte al Sovetunio, malfermis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj negocis la Parizan Pacinterkonsenton, kiu finis usonan implikiĝon en la Vjetnama milito.
Kissinger ricevis la Nobel-premion pri paco en 1973, la Prezidenta Medalo de Libereco en 1977 kaj en 1987 la Karla Premio.
Pro de li gvidita usona interveno en la militista puĉo en Ĉilio kaj bombardo en Kamboĝo, li estis akuzita je "militkrimoj, krimoj kontraŭ la homeco kaj... agoj kontraŭe al komuna juro, kutimjuro kaj internacia juro ".
Kiel judo, Kissinger fuĝis al Usono en 1938 pro naziismo. En 1954 li iĝis doktoro de la universitato Harvard. En Harvard li laboris de 1954 ĝis 1971. Lia fako estis eksterlandaj aferoj de Usono.
Li doktoriĝis pri eŭropa grandpotenca politiko en la 19-a jarcento, kaj la ekzercado de potenco kaj la potenc-ekvilibro iĝis lia speciala kampo. Post la dissolvo de Sovetunio, li avertis ke Rusio restos naciisma minaco.
Post sia ofic-tempo li verkis librojn pri la temo de internaciaj rilatoj kaj regis konsilistkompanion Kissinger Associates.
Referencoj
Bibligrafio
- Holger Klitzing: The Nemesis of Stability. Henry A. Kissinger’s Ambivalent Relationship with Germany. WVT, Trier 2007, ISBN 978-3-88476-942-3.
- Robert D. Schulzinger: Henry Kissinger. Doctor of diplomacy. Columbia University Press, New York 1989, ISBN 0-231-06952-9.