La Hungara Revolucio de 1956, estis popola revolucio kontraŭ sovetia influo kaj kontrolo super Hungario, tiam nomita Hungara Popola Respubliko. La revolucio estis brutale subpremita de la sovetiaj trupoj. Miloj mortis, vundiĝis kaj centmiloj fuĝis okcidenten. La revolucio estis decida por la okcidentaj komunistoj: multaj iamaj apogantoj de Sovetunio ekde tiam kritikis ĝin.
Potaga historio
23-a de oktobro, 1956: La studentoj de la Teknikuniversitato de Budapeŝto postulis - kiel bazon por la reformoj- la retiron de sovetiaj trupoj el Hungario kaj la denovan enkondukon de la naciaj festotagoj (15-a de marto) kaj ŝtatsimboloj. Krom tio oni postulis la forigon de la Stalin-statuo. La demonstrado komenciĝis ĉe la memoraĵo de la pola generalo Jozefo Bem, kiu en 1849 batalis kiel komandanto por la revolucio kaj la nacia sendependeco.
Oni postulis ankoraŭ la reenkondukon de la Kossuth-blazono, kiu estis emblemo de la hungara revolucio de 1848 kaj kio estis en 1946 ŝtata blazono. Ili postulis ankaŭ hungarajn uniformojn anstataŭ la rustipaj; sendependecon en la sovetaj-hungaraj ekonomiaj rilatoj.
La Sieĝo de Hungara Radio komenciĝis vespere de la 23-an de oktobro 1956 kaj ĝi finiĝis en la sekva tago antaŭ aŭroro. Tiu armila konflikto faris el tumulto sangan revolucion en Budapeŝto.
24-a de oktobro: la revolucio ekis ankaŭ en aliaj urboj, estiĝis laboristaj, revoluciaj, naciaj komisionoj. Aperis la unuaj sendependaj gazetoj, okazis ĝenerala striko. Sovetunio atakis la revoluciulojn kaj la revolucio iĝis liberecbatalo. Oni postulis la retiron de la sovetaj trupoj.
25-a de oktobro: la ĉefsekretario de KP Ernő Gerő estis abdikigita. Anoj de la timiga ŝtatprotekta polica servo (ÁVH) pafis en la amason, mortis pli ol 100 homoj.
30-a de oktobro: Nagy deklaris finon de la unupartia sistemo, formiĝis plurpartia registaro. Sovetunio ŝajnis retiri la armeajn trupojn, sed dumtempe preparis sin por nova atako.
4-a de novembro: Sovetunio eluzante la krizon ĉe la Sueza Kanalo sange subpremis la revolucion. Multaj nerusaj soldatoj eĉ kredis esti en Berlino kontraŭ nazia insurekcio, aliaj kredis esti en Egipto.
Sporadaj interbataloj daŭris ĝis mezo de 1957.
Antaŭ kaj dum la revolucio, Radio Libera Eŭropo promesis militan apogon al la revolucio, sed tion neniam realigis la okcidentaj landoj.
Subpremo kaj purigoj
Nagy Imre estis arestita la 22-an de novembro de 1956 kaj mortigita kune kun sia ministro pri nacia defendo, Pál Maléter, en junio 1958. La potenco mortigis centojn pro la partopreno en la revolucio. La nova ĉefministro iĝis János Kádár, proponita de Tito kaj akceptita de Ĥruŝĉov. Tiu nova registaro plifortiĝis helpe de Sovetunio kaj ties lokaj "kunlaborantoj".
Celoj kaj streboj de la revoluciuloj
Ili ne volis denove la grandbienajn kapitalismon, sed iun socialismon, socialdemokratan sistemon. La ĉefaj postuloj:
ĉesigon de la devigaj trudliveraĵoj en la agrikulturo
strikliberecon
En 1963, plimulto de la politikaj enprizonigitaj ricevis amnestion.
Historia debato
La anoj de la diversaj ideoologoj vidas alian sloganon grava en la revolucio, tiel oni parolas pri
socialista kaj demokratia revolucio, kiu volis pli malferman komunistan societon simiela al Jugoslavio, aŭ socialdemokratan societon kiel en Svedio. Tiu opinio popularas interla reformkomunistoj, kredantoj de demokratia socialismo, trockistoj kaj aliaj.
libertaria socialista kaj anarĥiista revolucio, ĉar fondiĝis laboristaj sovetoj. Tiu opinio popularas inter sovetkomunistoj kaj maldekstraj anarĥiistoj.
La forta evoluigo de la malpeza industrio bezonis multan monon kaj tion oni prenis de la laboristoj, kamparanoj. La organiza kaoso, devigo je kooperativo, diktaturo mizerigis la kamparanojn kaj malaltigis la ĝeneralan vivnivelon. La neegalaj kondiĉoj en la soveta-hungara komercado kaŭzis elsuĉon de mono al Sovetunio.
Oni jam sciis ĉe la KP pri la problemoj kaj atendis manifestaciojn kiel en Pollando, junie de 1956. Sovetunio jam somere en 1956 (post la polaj eventoj) antaŭpreparis (eblan) invadon kaj forigis Rákosi el la lando. La nova gvidanto Gerő agadis blinde. La Petőfi-rondo aktiviĝis kaj post la sukcesa agado de Gomulka en Pollando ekis la revolucio en Hungario.
Eventoj en Hungario kaŭzis tre spontanan reagon en Pollando. Post soveta invado la helpo organizita de poloj al "hungaraj fratoj" montriĝis grandskala. Ĝis la 12-a de novembro en la tuta lando anonciĝis 11.196 de honoraj sango-donantoj. En la tuta lando fondiĝis helpo-komitatoj favore al la hungaroj. Laŭ statistiko de Pola Ruĝa Kruco per 15 aviadiloj oni transportis al Hungario 44 tunojn da medikamentoj kaj artikloj de la unua helpo. La pola helpo sendata laŭ vojoj kaj fervojoj estis ege pli granda - oni taksas ĝin je 2 mln da tiutempaj usonaj dolaroj. Kiel interesaĵon oni povas konstati ke demalsupre la pola socio helpis multe pli ol registaro de Usono.