26-a de oktobro
La 26-a de oktobro estas la 299-a tago de la jaro (la 300-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 66 tagoj restas.
Je la 26-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 740: Tertremo detruis Konstantinopolon
- 899: Eduardo la pli aĝa iĝis reĝo de Wessex
- 1440: En Nanto estis ekzekutita seria murdisto Gilles de Rais kaj liaj du helpantoj
- 1530: Malta Ordeno alvenis al Malto
- 1689: Aŭstra armeo konkeris kaj bruligis Skopjon dum la 5-a aŭstra-turka milito (1683-1699)
- 1689: Brita reĝo Georgo la 3-a aprobis militan intervenon por subpremi Usonan Militon de Sendependeco
- 1768: Bara Konfederacio: rusaj trupoj okupis Nieśwież (Minska regiono)
- 1774: En Filadelfio finiĝis Unua Kontinenta Kongreso
- 1795: Revolucia reĝimo Direktoraro estis establita en revolucia Francio, en kiu la plenuma potenco estis konfidita al kvinpersona registaro
- 1824: En Moskvo malfermiĝis Malij-Teatro
- 1825: Usono: malfermo de la Kanalo Erie
- 1838: Honduraso forlasis Unuiĝintajn Provincojn de Centra Ameriko
- 1854: Germana astronomo kaj pentristo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Pomono
- 1860: En Teano apud Napolo renkontiĝis Giuseppe Garibaldi kaj Viktoro Emanuelo la 2-a, kiun Garibaldi nomis reĝo de Italio kaj transdonis al li Reĝlandon de la du Sicilioj
- 1863: En Ĝenevo laŭ iniciato de Henri Dunant komenciĝis internacia konferenco dum kiu oni fondis Ruĝan Krucon
- 1881: Pafado ĉe la O.K. bovkorto: interpafado okazinta en Arizono
- 1892: Surakvigo de la ŝipo Fram, kiu servis en ekspedicioj al Arktiko kaj Antarkto por Fridtjof Nansen, Oscar Wisting, Roald Amundsen
- 1892: Ida Wells komencis publikigi siajn esplorojn pri linĉado en Usono, pro kio ŝi postmorte ricevis Pulitzer-premion en 2020
- 1896: Pactraktato de Adis-Abebo inter Italio kaj Etiopio finis unuan ital-etiopan militon
- 1898: Moskva Arta Teatro establiĝis
- 1899: Premiero de la dramo Onklo Vanja de Anton Ĉeĥov en Moskva Arta Teatro
- 1905: Persona unio de Svedio-Norvegio malfondiĝis - Norvegio sendependiĝis de Svedio
- 1909: Japana princo kaj guberniestro de Koreio Ito Hirobumi estis murdita en Harbino de korea naciisto An Jung-geun, kio kaŭzis tutan anekson de Korea Imperio fare de Japana Imperio en 1910
- 1909: Kiel unua virino, la franca sportistino Marie Marvingt traflugis Nordan maron per gasbalono
- 1912: Unua Balkana milito:
- 1914: Premiero de la usona komedia muta filmo Pasto kaj dinamito, produktita en Keystone Studios
- Unua Mondmilito
- 1918: Anglio: neolitika kromleĥo Stonehenge iĝis publike alirebla
- 1921: En Germanio ekfunkciis la dua registaro de Joseph Wirth
- 1927: Dua Pola Respubliko: el la Pola Muzeo en Rapperswil oni alveturigis al Pollando urnon kun koro de Tadeusz Kościuszko
- 1931: En Varsovio komenciĝis proceso de la gvidantoj de Centrolew
- 1936: Hispana Enlanda Milito: rekompence al soveta militista helpo por respublikana registaro al Odeso eniris ŝipo kun 510 tunoj da oro el rezervoj de la Banko de Hispanio
- 1938: Kontraŭjudismo: en Germanio komenciĝis Polenaktion kadre de kiu oni deportis dum kelkaj tagoj al Pollando 17 mil polajn judojn loĝantajn en Tria Regno
- 1939: Dua Mondmilito: surbaze de dekreto de Adolf Hitler de la 12-a de oktobro estis fondita Ĝenerala Gubernio; pastro Jozef Tiso iĝis prezidento de Slovaka ŝtato; Sovetunio transdonis al litovoj okupatan polan urbon Vilno; en Varsovio komenciĝis kvartaga germana-soveta kunsido de landlima komisiono
- 1940: Pola Subtera Ŝtato: la limon kun ĜG transpaŝis 3 polaj oficiroj kun tasko aranĝi Asocion de Armita Batalado en estintaj vojevodioj (Bjalistoko, Nowogródek kaj Pinsk); post anekso de Bukovina kaj Besarabio fare de soveta armeo oni elproprietigis bienposedantojn, lasante al ili nur po 5 hektaroj da tero, kaj en Ĉernivco 50 00 senlaboruloj estis forveturigitaj en Sovetunion; en golfo de Irlando pola kontraŭtorpeda ŝipo ORP "Burza" savis 254 ŝiprompiĝintojn de bombita brita pasaĝera ŝipo "Empress of Britain"
- 1941: Solena festado de la dua datreveno de ĜG: en Krakovo aperas serio de 12 poŝtmarkoj kun busto de Adolf Hitler en diversaj koloroj kaj prezoj; germanaj regantoj decidis fari de Provinco Vartlando ne nur grenejon por Tria Regno, sed ankaŭ grasejon kaj viandejon; de Budapeŝto sekrete alvenis al Varsovio pola marŝalo Edward Rydz-Śmigły; post rompo de diplomatiaj rilatoj kun Pollando fare de Japanio la pola skipo de ambasado en Tokio fornavigas al Ŝanhajo
- 1942: laŭ Hans Frank germanoj transprenis en Ĝenerala Gubernio ĝis tiu ĉi tago 90% de la tieaj artverkoj; funkciuloj en Lodza geto de la 23-a de junio ĝis la 26-a de oktobro 1942 konfiskis al judoj valoraĵojn je 586 mil markoj; Orienta Fronto: Germana supera komandantaro fiksis la 10-an de novembro kiel la lastan daton de la konkero de Stalingrado
- 1943: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en Varsovio 30 polojn, en Krakovo 10, en Mostki 10 kaj en Istebna (proksime al Cieszyn) 5 pro vundigo de gestapano, apud Częstochowa publike pendumis 10 polojn venĝe pro pafmortigo de germano, kaj en Dąbrowa Górnicza 11 pro mortigo de policano; Pola Rezistomovado: en Polesio pola partizana taĉmento batalis kontraŭ germana kontraŭpartizana ekspedicio; Japanio: komencita eksterordinara parlamenta sesio cele al "totala mobilizo" kun rezolucio pri "universala ekbatalo de miliarda loĝantaro de Orienta Azio"
- 1944: En arbaroj apud Włoszczowa ekis partizana batalo de Pola Enlanda Armeo kun armitaj germanaj taĉmentoj; generalo Leopold Okulicki ordonis haltigi operacon Tempesto dum la vintro kaj limigi ties agadon al defendo de loĝantaro kaj flankatakoj kontraŭ germanoj; Okcidenta Fronto: en sudokcidenta Nederlando germana 1-a Paraŝutista Armeo komencis kontraŭatakon de Mozo, apud Roermond kaj Venlo; kanada armeo konkeris Bergen op Zoom kaj transprenis germanan koncentrejon en 's-Hertogenbosch; Itala Fronto: pola 5-a Infanteria Korpuso konkeris Predappio Nuova; germanoj haltigis atakon de usona 5-a Armeo al Bolonjo; nokte de la 26-a/27-a de oktobro soveta Aviado de Fora Atingo atakis Budapeŝton
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: pola komunista gvidanto Bolesław Bierut dekretis pri elproprigo de plurkelk mil posedantoj de nemoveblaĵoj en Varsovio; prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš eldonis lastajn 23 dekretojn de Beneš, tiel finante la dekretan periodon
- 1947: Sovetunio: okazis la plej amasa deportado de loĝantoj el Okcidenta Ukrainio - ĉirkaŭ 78 mil homoj
- 1947: Maharaĝo Hari Singh subskribis alligon de Kaŝmiro al Barato
- 1950: Barato: Patrino Teresa establis Karitatan Mision en Kolkato
- 1950: Pollando: Tomir Bałut kun sia frato fuĝis de Gdańsk al Svedio per aviadilo Po-2
- 1951: La dua registaro de ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando Winston Churchill ekfunkciis
- 1951: Surbaze de pakto inter soveta kaj pola registaroj pri la interŝanĝo de teritorioj en Lublinio kaj Bieszczady (okcidenta parto de Orientaj Beskidoj) Sovetunio transprenis terenojn apud Okcidenta Bugo interŝanĝe kontraŭ teritorioj apud la rivero San
- 1952: Unua voĉdono al Sejmo de Pola Popola Respubliko
- 1954: Ŝtata Akademio de Muziko en Sofio transformiĝis al sendependa universitato kaj renomiĝis Bulgara Ŝtata Konservatorio
- 1955: Ngô Đình Diệm proklamis fondon de Suda Vjetnamio kaj anoncis sin ties prezidento post venko kun eksa imperiestro Bảo Đại en falsigita referendumo kontrolita de lia frato
- 1955: Post kiam lastaj aliancitaj trupoj forlasis la landon kaj sekvis Aŭstria Ŝtattraktato, Aŭstrio deklaris konstantan neŭtralecon
- 1956: Pola Popola Respubliko: primaso de Pollando Stefan Wyszyński post 4 jaroj forlasis izolejon danke al nova ŝtatestro Władysław Gomułka
- 1957: Sovetunio: Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov estis eksigita de la posteno de ministro pri defendo pro akuzoj pri bonapartismo
- 1958: Malfermo de la Muzeo al pola verkisto Henryk Sienkiewicz en Oblęgorek (distrikto Kielce)
- 1958: En Czeladź oni komencis konstrui unuan lernejon de la Jarmilo - laŭ slogano de Władysław Gomułka 1000 lernejojn por jarmiliĝo de la pola ŝtato
- 1964: En Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ Melchior Wańkowicz, akuzita pri kontraŭŝtata agado
- 1965: Muzikistoj de rokgrupo The Beatles estis distingitaj de Elizabeto la 2-a per Ordenoj de Brita Imperio
- 1966: Konsilio de NATO decidis translokigi sian sidejon de Parizo al Bruselo, kio okazis post retiriĝo de Francio el militistaj strukturoj de NATO
- 1967: Farah Pahlavi kroniĝis kiel ununura ŝahbanu - la regantino de Persa Imperio
- 1973: Ĉesigo de militagoj en la Milito de Jom Kippur - la egipta armeo estis venkita
- 1975: En Duseldorfo komenciĝis la tria proceso de funkciuloj de la koncentrejo Majdanek
- 1976: Bantustano Transkejo (Sud-Afriko) sendependiĝis
- 1977: En Somalio oni diagnozis la lastan kazon de variolo
- 1979: En ĝis hodiaŭ neklarigitaj cirkonstancoj estis pafmortigita prezidento de Sud-Koreio generalo Park JungHee
- 1981: Korala Maro: Granda barilrifo iĝis Monda heredaĵo de Unesko
- 1983: En Parizo dum la konferenco "Scienco kaj paco" Czesław Miłosz tralegis leteron de Lech Wałęsa, en kiu tiu petis premiitojn de Nobel-Premio pri alvoko al regopovoj de Pola Popola Respubliko por liberigo de politikaj malliberuloj kaj komenco de dialogo kun la socio
- 1984: Usono: "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano
- 1984: Premiero de la usona sciencfikcia filmo La Finanto, reĝisorita de James Cameron
- 1987: Rumanio: Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari (norda branĉo de la Kanalo Danubo-Nigra Maro) estis malfermita al navigado
- 1991: En Moskvo estis ratifita pakto pri retirigo de la Rusia armeo de Pollando, ĝis fino de 1993
- 1991: Lasta soldato de Jugoslava Popola Armeo forlasis Slovenion
- 1993: Kroat-Makedona Asocio fondiĝis en Zagrebo
- 1994: Reĝo Husejn la 1-a kaj ĉefministro Jicĥak Rabin subskribas israel-jordanian pactraktaton
- 1997: Italio kaj neformale San-Marino kaj Vatikanurbo aliĝis al Traktato de Schengen
- 1997: Partio de Regionoj fondiĝis en Ukrainio
- 1999: Grekio: Muzeo de Balkanaj Militoj estis oficiale malfermita en vilaĝo de Meza Makedonio
- 2000: Laurent Gbagbo iĝis prezidento de Ebur-Bordo
- 2001: Leĝo USA PATRIOT Act proklamita
- 2002: Terorisma atako kontraŭ la teatro ĉe Dubrovka: dum liberiga operaco 129 ostaĝoj estis venenitaj de gaso kune kun 40 ĉeĉenaj teroristoj — pli ol 700 personoj estis vunditaj
- 2004: Misio Cassini-Huygens sendis al la Tero unuajn fotojn de Titano, luno de Saturno
- 2006: Lanĉo de Ubuntu 6.10, nomita Edgy Eft
- 2006: Eŭropa Parlamento distingis belorusan aktivulon pri homrajtoj Aljaksandr Milinkeviĉ per la Saĥarov-Premio
- 2009: Usono: GeoCities, reteja gastiga servo, fermiĝis
- 2010: Ĉinio: Baraĵo Tri Gorĝoj pleniĝis per akvo
- 2010: En Germanio formortis polpo Paŭlo
- 2014: Oficanta prezidentino de Brazilo Dilma Rousseff elektiĝis por dua oficperiodo
- 2015: 398 personoj pereis kaj 2710 vundiĝis en tertremo en Hindukuŝo
- 2017: Prezidento Nursultan Nazarbajev dekretis ĝis 2025 anstataŭi cirilan alfabeton per la latina en la kazaĥa lingvo
- 2017: Jacinda Ardern iĝis registarestrino de Nov-Zelando
Naskiĝoj
- 1427: Sigismondo de Aŭstrio, ĉefduko de Aŭstrio, reganto de Tirolo kaj Antaŭa Aŭstrio (m. 1496)
- 1431: Herkulo la 1-a, duko de Ferrara (1471-1505) (m. 1505)
- 1483: Hans Buchner, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1538)
- 1507: Alvise la 1-a Mocenigo, doĝo de Venecia respubliko (m. 1577)
- 1564: Hans Leo Hassler, germana komponisto, horloĝofaristo kaj produktisto de muzikaparatoj (m. 1612)
- 1631: Lipót Kollonich, hungara primaso, ĉefepiskopo de Esztergom (m. 1707)
- 1670: Joachim Lange, germana teologo, pietisto (m. 1744)
- 1670: Gottfried Ludovici, germana teologo, himnologo kaj pedagogo (m. 1724)
- 1685: Domenico Scarlatti, itala komponisto (m. 1757)
- 1697: John Peter Zenger, usona presisto, eldonisto, redaktoro kaj ĵurnalisto (m. 1746)
- 1757: Karl Reinhold, aŭstra filozofo (m. 1823)
- 1759: Georges Danton, franca advokato kaj revoluciulo, unua gvidanto de la Komitato por publika savado, ekzekutita (m. 1794)
- 1765: Jakub Jan Ryba, ĉeĥa pedagogo, komponisto kaj poeto (m. 1815)
- 1765: Václav Thám, ĉeĥa verkisto kaj vaganta aktoro (m. 1816)
- 1778: Carl Leberecht Schwabe, germana oficisto, urbestro, politikisto (m. 1851)
- 1789: Beda Weber, aŭstra benediktano, politikisto kaj teologo (m. 1859)
- 1794: Konstantin Thon, rusia arkitekto (m. 1881)
- 1797: Giuditta Pasta, itala opera kantistino (soprano) (m. 1865)
- 1800: Helmuth von Moltke, prusa generalo kaj stabestro (m. 1891)
- 1802: Mikaelo la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1866)
- 1811: Isaac Singer, usona inventisto de kudromaŝino (m. 1875)
- 1822: Theodor Althaus, germana verkisto kaj revoluciulo
- 1836: Friedrich Moritz Stapff, germana geologo (m. 1895)
- 1842: Vasilij Vereŝĉagin, rusa verkisto kaj pentristo (m. 1904)
- 1851: Béla Deseő, hungara zoologo, instruisto, verkisto (m. 1912)
- 1857: Béla Jánosi, hungara filozofo, estetikisto (m. 1921)
- 1861: Joža Uprka, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (m. 1940)
- 1866: Ignacy Daszyński, pola politikisto, ĉefministro kaj sejmmarŝalo (m. 1936)
- 1867: Arthur Rehbein, germana ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1952)
- 1868: József Erőss, hungara historiisto (m. 1932)
- 1869: Washington Luís, prezidento de Brazilo, eksigita (m. 1957)
- 1874: Miĥail Solovjev, rusa juĝisto, UEA-delegito, tradukisto, enestanta en Fundamenta Krestomatio, verkinta lernolibron kaj du vortarojn, publikiginta en "La Esperantisto", "La Revuo", "Literatura Mondo", "Bizantio", "Heroldo de Esperanto", "La Suda Stelo" kaj "Konkordo" (m. nekonata)
- 1881: Emile Gasse, franca asekur-agento, unua esperantisto de Normandio (m. 1974)
- 1896: Vlasta Kálalová-Di Lotti, ĉeĥa kuracistino gvidinta malsanulejon en Bagdado (m. 1971)
- 1900: Karin Boye, sveda poetino, verkistino de romano pri totalisma ŝtato, sinmortiginta (m. 1941)
- 1909: Károly Balla, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro, tradukisto (m. 1959)
- 1912: István Pallos, rumania hungara inĝeniero (m. 2003)
- 1916: François Mitterrand, prezidento de Francio 1981-1995 (m. 1996)
- 1919: Mohamed Reza Pahlavi, lasta ŝahanŝaho de Irano (m. 1980)
- 1925: Kálmán Jakab, rumania hungara kuracisto pri internaj malsanoj (m. 2004)
- 1925: Jan Wolkers, nederlanda verkisto, skulptisto kaj pentristo (m. 2007)
- 1931: Imre Balázs, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2012)
- 1931: Károly Szakonyi, hungara verkisto kaj dramisto
- 1934: Ulrich Plenzdorf, germana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo (m. 2007)
- 1936: Miklós Kassay, rumania hungara prozisto, ĵurnalisto (m. 2021)
- 1936: Etelka Kenéz Heka, hungara verkistino, poetino kaj kantistino (m. 2024)
- 1942: Lajos Magyari, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (m. 2015)
- 1942: András Béres, rumania hungara universitata profesoro pri estetiko, politikisto
- 1942: Milton Nascimento, brazila muzikisto, reprezentanto de la Muziko Populara Brazila
- 1944: Csaba Csíky, rumania hungara komponisto, kapelestro, orgenisto
- 1947: Hillary Rodham Clinton, usona ministro pri eksteraj rilatoj, usona senatano kaj edzino de Bill Clinton
- 1950: Károly Horváth, rumania hungara komponisto, deklamisto (m. 2015)
- 1950: Pavel Trávníček, ĉeĥa aktoro
- 1955: Baltasar Garzón, hispana juristo kaj juĝisto
- 1959: Evo Morales, prezidento de Bolivio
- 1961: Uhuru Kenyatta, prezidento de Kenjo
- 1964: Janusz Palikot, pola entreprenisto, politikisto kaj parlamentano
- 1972: Shan Sa, ĉina franclingva verkistino kaj pentristino, asistantino de Balthus
- 1986: Emilia Clarke, angla aktorino
Mortoj
- 664: Cedd, anglosaksa benediktano, abato, misiisto, sanktulo (n. ĉirkaŭ 620)
- 899: Alfredo la Granda, reĝo de Wessex (n. 849)
- 1235: Andreo la 2-a, reĝo de Hungario (n. 1176)
- 1440: Gilles de Rais, franca nobelo, soldato, seria murdisto, ekzekutita (n. ĉirkaŭ 1404)
- 1573: Laurentius Petri Nericius, diplomato kaj ĉefepiskopo de Upsalo (n. 1499)
- 1694: Samuel Pufendorf, germana jurnaturalisto kaj historiisto (n. 1632)
- 1706: Andreas Werckmeister, germana komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1645)
- 1733: Antonio Veracini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1659)
- 1749: Louis-Nicolas Clérambault, franca komponisto kaj orgenisto (n. 1676)
- 1764: William Hogarth, angla pentristo kaj kuprogravuristo, pioniro de bildliteraturo (n. 1697)
- 1765: Samuel Klingenstierna, sveda matematikisto kaj fizikisto (n. 1698)
- 1812: Hans Karl Heinrich von Trautzschen, germana militverkisto kaj oficiro (n. 1730)
- 1817: Moritz August von Thümmel, germana verkisto (n. 1728)
- 1840: Nicholas Aylward Vigors, irlanda ornitologo kaj politikisto (n. 1785)
- 1874: Peter Cornelius, germana komponisto, violonisto, libretisto kaj poeto (n. 1824)
- 1890: Carlo Collodi, itala verkisto (n. 1826)
- 1891: Eduard Reichardt, germana agrikulturĥemiisto (n. 1827)
- 1903: János Fadrusz, hungara skulptisto (n. 1858)
- 1906: Jan Dzierżoń, pola silezia pastro, abelisto, patro de la nuntempa abelbredado (n. 1811)
- 1909: József Buslig, hungara pastro, instruisto (n. 1863)
- 1909: Carl von Merode, aŭstra pentristo kaj pejzaĝisto (n. 1853)
- 1909: Ito Hirobumi, unua ĉefministro de Japanio (n. 1841)
- 1926: Ferdinand Hartwich, aŭstra-germana inĝeniero enkondukinta Esperanto-kursojn por blinduloj kaj verkinta vortaron en Braille-skribo (n. 1864)
- 1929: Arno Holz, germana verkisto kaj kritikisto (n. 1863)
- 1931: Ferenc Szlávik, hungara literaturhistoriisto, lingvisto (n.1876)
- 1933: José Malhoa, portugala pentristo kaj instruisto de pentroarto (n. 1855)
- 1935: Ákos Buttykay, hungara komponisto (n. 1871)
- 1937: Józef Dowbor-Muśnicki, pola kaj rusa generalo, ĉefkomandanto de la ribelo de Grandpolujo (n. 1867)
- 1940: Árpád Pásztor, hungara poeto, tradukisto kaj ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1877)
- 1941: Arkadij Gajdar, soveta porjunulara verkisto (n. 1904)
- 1942: Max Kruse, germana skulptisto (n. 1854)
- 1943: Marc Aurel Stein, brita arkeologo (n. 1862)
- 1944: János Mata, hungara poeto, grafikisto (n. 1907)
- 1957: Nikos Kazantzakis, greka verkisto, poeto, tradukisto kaj filozofo (n. 1883)
- 1957: Gerty Theresa Cori, usona Nobelpremiita biokemiistino, unua virino ricevinta Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino (n. 1896)
- 1959: Dezső Faragó, hungara, rumania hungara redaktoro, publicisto, poeto (n. 1878)
- 1963: Karl Konrad August Elbracht, germana juristo, politikisto kaj historiisto (n. 1900)
- 1964: Rudolf Hromada, ĉeĥa bankoficisto, Esperanto-vortaristo, postvivinto de koncentrejo Buchenwald, ĝenerala sekretario de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, eldonanto kaj ĉefredaktoro de la revuo "La Progreso", aŭtoro de Esperanto-ĉeĥa vortaro, membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1890)
- 1970: Marcel Minnaert, nederlanda astrofizikisto, didaktikisto, esperantisto, membro de ISAE (n. 1893)
- 1972: Igor Sikorski, rusia konstruisto de aviadiloj kaj helikopteroj (n. 1889)
- 1976: András Kocsis, hungara skulptisto (n. 1905)
- 1977: Dezső Vadnay, hungara ĵurnalisto kaj porjunulara verkisto (n. 1894)
- 1979: Park JungHee, prezidento de Sud-Koreio (n. 1917)
- 1981: Nguyễn Văn Kỉnh, vjetnama politikisto kaj diplomato, gvidanto de E-delegacio de Vjetnamio al UK 1959, membro de la Internacia Komitato de Mondpaca Esperantista Movado, prezidanto de Vjetnamia-Sovetunia Amikeca Asocio kaj de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (n. 1916)
- 1983: Alfred Tarski, pola logikisto, matematikisto kaj filozofo (n. 1901)
- 1994: Ludwik Kalkstein, pola literaturisto, agento de Gestapo kaj de komunistoj (n. 1920)
- 1995: Wilhelm Freddie, dana pentristo kaj skulptisto (n. 1909)
- 1996: Elsbeth Bormann, germana esperantistino, edzino de Werner Bormann, estraranino de Hamburga Esperanto-Societo kunorganizinta UK 1974, prezidantino de Germana Esperanto-Asocio, kunfondintino de Eŭropa Esperanto-Unio (n. 1930)
- 1997: Rikardo Ŝulco, germana gimnazia instruisto, ĉefa aganto de la Analiza Skolo, honorigita per FAME-premio, aŭtoro de Pledo por Unueca Lingvo kaj Sur la Vojoj de la Analiza Skolo, tradukisto (n. 1906)
- 1998: Aurel Boia, rumana sociologo okupiĝanta pri vortstatistiko, pioniro de Esperanto, interlingvisto, tradukisto kaj verkisto enestanta en Esperanta Antologio (n. 1913)
- 2002: Stefan Dymiter, pola violonisto-virtuozo (n. 1938)
- 2003: Elem Klimov, soveta, rusia filmreĝisoro (n. 1933)
- 2004: Chen Yuan, ĉina filologo, sociolingvisto, eldonisto, direktoro kaj vicministro, tradukisto de La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, ĝenerala sekretario kaj honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, membro kaj honora senatano de AIS (n. 1918)
- 2008: Ágnes Anna Kovács, rumania hungara, hungara aktorino (n. 1975)
- 2009: Béla Jánky, hungara poeto, ĵurnalisto (n. 1931)
- 2009: Miloslav Švandrlík, ĉeĥa verkisto-humuristo (n. 1932)
- 2009: Péter Siposhegyi, hungara dramverkisto, profesoro (n. 1957)
- 2021: Roh Tae-wu, sudkorea generalo kaj prezidento de Sudkoreio (n. 1932)
- 2022: Pierre Soulages, franca pentristo (n. 1919)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|