Lundo estas la unua tago de la semajno laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la francalundi, kiu siavice venas de la latinadies lunae, tago de la luno. El tiu venas la vortoj lunes kaj lunedì ankaŭ. La vortoj en la ĝermanidaj lingvoj same signifas, ekzemple Monday kaj Montag.
En multaj landoj, lundo estas la unua tago de la laborsemajno.