Nazarbajev unue estis gvidanto de la ministra konsilio de la Kazaĥa SSR kaj de la 22-a de junio1989 ĝis la 28-a de aŭgusto li estis ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Kazaĥa SSR. La 24-a de aprilo1990 la supera soveto de Kazaĥa SSR, la respublika parlamento, elektis lin prezidanto de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko. Post la disfalo de Sovetunio li la 1-an de decembro1991 transprenis la nomon de prezidanto de la sendependiĝinta Respubliko Kazaĥio kaj konfirmis sin por plia oficperiodo de kvin jaroj. Sekve li reelektiĝis la 29-an de aprilo1995 - 95 procentoj de la voĉdonrajtaj civitanoj tiam balotis por li. La potenco de la prezidanto per nova kazaĥia konstitucio de septembro 2005 estis plialtigita malfavore al la parlamento. La nacia parlamento en aŭtuno 1998 ŝanĝis la prezidantan oficperiodon de kvin al sep jaroj. La unuan sepjaran oficperiodon Nursultan Nazarbajev komencis en januaro 1999 - ĉi-foje pli ol 80 procentoj de la voĉdonrajtaj civitanoj balotis por li. Plian fojon li en decembro 2005 konfirmiĝis per 91 procentoj de la civitanaj voĉoj.[1] En junio 2010 la parlamento donis al li la titolon Ұлт Лидері [Ult Lideri] - "gvidanto de la nacio". Samtempe li kaj liaj proksimaj familianoj ricevis dumvivan protekton kontraŭ jura persekuto kaj la ebleco publike kritiki la ŝtatestron estis forte limigita.[2]
Nazarbajev en sia eksterlanda politiko provas balanci kunlaboron kun okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko unuflanke kaj kun Rusio aliflanke. La okcidentaj ŝtatoj kondutas al li kunlaboreme pro la grandaj gasaj kaj petrolaj provizoj de Kazaĥio. Usonaj firmaoj ricevis koncesiojn ekspluati grandajn petrolprovizejojn de la lando. La interna politiko de la prezidanto similas al tiu de Rusio: li provas evoluigi la ekonomion - politikaj reformoj havas malprioritaton. La reĝimo preme kontraŭas opoziciulojn kaj politikajn kontraŭulojn, la amaskomunikiloj estas forte kontrolataj kaj grandparte estas regataj fare de la prezidanta filino Dariga Nazarbajeva.
Iniciate de Nursultan Nazarbajev la ĉefurbo de Kazaĥio estis translokita de Almato al Astano.
La prezidanto estas edziĝinta al Sara Nazarbajeva kaj la paro havas tri filinojn. La familio estas sunaismajislamanoj.