12-a de oktobro
La 12-a de oktobro estas la 285-a tago de la jaro (la 286-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 80 tagoj restas.
Je la 12-a de oktobro okazis interalie:
Eventoj
- 633: Reĝo de Northumbria Edwin pereis en batalo de Hatfield Chase (apud Doncaster) kun armeoj de pagana koalicio Mercia kaj Kimrio
- 1322: Dum unua batalo pri sendependeco de Skotlando skota armeo venkis la anglan en batalo de Old Byland (Jorkŝiro)
- 1398: Grandduko de Litovio Vytautas subskribis pactraktaton kun Konrad von Jungingen - cedo de Ĵemajtio al la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1428: Centjara milito: komenco de la sieĝo de Orléans fare de reĝlando Skotlando kaj reĝlando Anglio
- 1492: Kristoforo Kolumbo alnavigis insularon Bahamoj, malkovrante Amerikon por eŭropanoj
- 1552: Armeo de Ivano la Terura konkeris Kazanan ĥanlandon
- 1576: Rudolfo la 2-a iĝis imperiestro de Germanio
- 1617: Gustavo la 2-a Adolfo kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1654: Nederlando: pro eksplodo de nigra pulvo en deponejo de Delft pereis 1200 personoj
- 1681: Loĝantino de Londono estis batita pro "engaĝiĝo en politikon"
- 1692: Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem finiĝis danke al letero de la guberniestro de la provinco Golfo de Masaĉuseco
- 1709: Meksiko: Ĉiuaŭurbo fondita
- 1711: Karolo la 6-a iĝis imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1792: En Novjorko oni unuafoje celebris la Tagon de Kolumbo
- 1810: Unua Oktobrofesto okazis en Munkeno - gereĝoj de Bavario invitis komune soleni nupton de la princo Ludoviko la 1-a
- 1813: Paragvajo akiris sendependecon
- 1822: Petro la 1-a iĝis imperiestro de Brazilo, kiu formale sendependiĝis de Portugalio
- 1841: Vilhelmo la 2-a donis al Luksemburgo unuan konstitucion
- 1847: Germanio: Konstruo-Fako de Telegrafoj Siemens&Hal establiĝis - nun Siemens AG
- 1849: Kolombio: urbo Manizales fondita en departemento Kaldaso
- 1859: Joshua Abraham Norton proklamis sin imperiestro de Usono kaj ordonis malfondi usonan kongreson
- 1862: Bartolomé Mitre iĝis prezidanto de Argentino
- 1868: Domingo Faustino Sarmiento iĝis prezidento de Argentino
- 1874: Nicolás Avellaneda iĝis prezidento de Argentino
- 1880: Julio Argentino Roca iĝis prezidento de Argentino
- 1884: Argentino: fondo de la urbo Ushuaia
- 1892: Ĵuro pri fideleco unuafoje okazis en publikaj lernejoj de Usono por koincidi kun malfermo de la Monda Kolumba Ekspozicio en Ĉikago
- 1898: Julio Argentino Roca la duan fojon iĝis prezidento de Argentino
- 1901: Theodore Roosevelt oficiale nomis vaŝingtonan rezidejon de usonaj prezidentoj Blanka Domo
- 1911: Itala-turka milito: batalo de Tripolo komenciĝis
- 1910: Roque Sáenz Peña iĝis prezidento de Argentino
- 1916: Hipólito Yrigoyen iĝis prezidento de Argentino
- Unua Mondmilito
- 1919: Pollanda Olimpika Komitato fondiĝis en Krakovo
- 1919: Japana konzerno Olympus fondiĝis
- Soveta-Pola Milito:
- 1920: Germanio: en Halle komenciĝis konferenco, dum kiu Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio disdividiĝis
- 1920: Pola generalo Lucjan Żeligowski proklamis fondon de la Respubliko de Centra Litovio
- 1920: Usono: konstruado de Tunelo Holland sub la rivero Hudsono, interliganta Novjorkon kun Jersey City komencita
- 1921: Ligo de Nacioj decidis disdividi Supran Silezion - Pollando ricevis 29% de ties teritorio
- 1928: En Moskvo okazis unua koncerto de Aleksandrovanoj
- 1928: Hipólito Yrigoyen la duan fojon iĝis prezidento de Argentino
- 1931: Rio-de-Ĵanejro: solena inaŭguro de la Statuo de Kristo Savinto
- 1936: Kálmán Darányi iĝis ĉefministro de Hungario
- 1938: Dua Pola Respubliko: polaj soldatoj fondis kaj konstruis urbon Stalowa Wola
- Dua Mondmilito
- 1939: Soveta okupado de Pollando: Wehrmacht transprenis Suwałki de la Ruĝa Armeo; Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj en Orłowo (nun ene de Gdynia) komencis amasan deportadon de poloj, kaj en Sierpc devigis judojn porti flavajn brakbendojn; germana Selbstschutz murdis apud Chełmno grandan kvanton de poloj; Pola Rezistomovado: nokte de la 11-a/12-a de oktobro nekonatoj en distrikto Szamotuły ŝanĝis sur komisardomo germanan flagon kun svastiko, anstataŭante ĝin per la pola — pro tio germana polico mortpunis 10 virojn (5 publike pafekzekutis surloke); en Grodzisk Mazowiecki kreiĝis konspira Gvardio de Nacia Defendo; en Katowice aperis revuo "Ku Wolności" (Al Libereco); Adolf Hitler subskribis dekreton pri kreo, la 26-an de oktobro, de Ĝenerala Gubernio kun ĉefurbo en Krakovo — ĝi devus esti, ekster la Tria Regno, ekonomie ekspluata kaj laŭgrade germanigata
- 1940: En Varsovio germanaj regopovoj publike informis pri kreo de 3 kvartaloj: pola, germana kaj juda; Adolf Hitler prokrastis al printempo 1941 realigon de Operaco Marleono; Italio: Benito Mussolini decidis limigitan operacon kontraŭ Grekio (okupado de Epiro kaj de Ioniaj insuloj)
- 1941: Holokaŭsto: germana polico finis 3-tagan ekzekuton de judoj en distrikto Poznań, en kiu pereis 125 judoj, alveturigitaj de Kalisz; en ukraina Dnipropetrovsko germanoj komencis murdi 11 mil judojn; de 6 mil ĝis 12 mil judoj el geto en Stanisławów estis pafmortigitaj de germanoj kaj ukrainoj dum t.n. "sanga dimanĉo"; sinagogo de Zagrebo estis tute detruita de ustaŝoj; Tel-Avivo: dutaga Skolta Konferenco en Proksima Oriento komenciĝis kun partopreno de anglaj, arabaj, aŭstraliaj, judaj kaj polaj skoltistoj; Orienta Fronto: germana 61-a Infanteria Divizio grundiĝis sur Hiiumaa kaj 13-a Armea Korpuso konkeris Kaluga; Sovetunio: Ŝtata Defend-Komitato decidis pri kreo de Moskva Defend-Zono
- 1942: Operaco Reinhardt: inter la 10-a kaj la 12-a de oktobro germanoj forveturigis al koncentrejo en Treblinka ĉirkaŭ 7 mil judojn – loĝantojn de la geto en Radomsko; sekureca polico pendumis en Radom 15 polojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo sukcese atakis gardejon de germana ĝendarmaro en Opoczno; en okupata Varsovio dekkelkajn konspirajn organizaĵojn fondis Socian Organizaĵon de Memdefendo, agantan kunlabore kun Gvidantaro de Civila Batalado (organo de la pola registaro en ekzilo); Sovetunio: al Kujbiŝev, kien estis evakuita la registaro, venis nova pola ambasadoro Tadeusz Romer
- 1943: Pola Rezistomovado: partizana taĉmento de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ germanoj en arbaroj apud Pińczów; dutaga batalo de Lenino (proksime al Horki komenciĝis; Itala Fronto: usona 5-a Armeo komencis atakon de la rivero Volturno kaj 5-a Armea Aviado atakis Rabaul por izoli kaj neŭtraligi Bismarkojn
- 1944: De fervoja stacidomo en Lodzo fuĝis 112 prenitaj al germana mallibero poloj, batalantaj en la Ribelo de Varsovio; nokte de la 12-a/13-a de oktobro de la 31-a regimento de infanterio de la 7-a Infanteria Divizio forkuris 636 soldatoj; brita armeo liberigis Atenon; en Atiko germanaj ariergardoj evakuiĝis de Pireo; Balkana Fronto: en Transilvanio trupoj de 2-a Ukraina Fronto konkeris Oradea
- 1946: Kanto de italoj iĝis nova himno de Italio
- 1947: Dua soveta okupado de Pollando: el gulago por polaj bienuloj en la urbo Krasnogorsk revenis Adam Maria Branicki por esti dum 3 semajnoj enprizonigita de la Oficejo de Publika Sekureco — li mortis komence de decembro
- 1949: Germana sindikata konfederacio fondiĝis en Munkeno
- 1954: Flago de Somalio oficialiĝis
- 1957: Ukraina elmigrinta aktivulo Lev Rebet (rifuzinta eksplodigi kontraŭpolan ribelon en 1939, ordonitan de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj) estis murdita en Munkeno de profesia murdisto de KGB Bohdan Staŝinski
- 1960: Gvidanto de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov dum debato en UN per ŝuo frapis pupitron por protesti kontraŭ kritiko de soveta politiko rilate al Orienta Eŭropo
- 1960: Gvidanto de Japana Socialisma Partio Inejiro Asanuma estis murdita dum televida debato per samuraja glavo
- 1963: Arturo Umberto Illia iĝis prezidento de Argentino
- 1964: En Duseldorfo komenciĝis proceso de la militkrimuloj de ekstermejo Treblinka
- 1968: La 19-a Somera Olimpiko komenciĝis en Meksikurbo
- 1968: Hispanio sendependigis Ekvatoran Gvineon
- 1968: Enkonduka interkonsento inter ĉefministroj Oldřich Černík kaj Aleksej Kosigin pri la restado de sovetiaj trupoj estas subskribita - la traktato estis rapide aprobita de la Nacia Asembleo la 18-an de oktobro, kio estis unua paŝo por leĝigi la okupadon de Ĉeĥoslovakio
- 1971: En Broadway okazis premiero de la muzikalo Jesus Christ Superstar
- 1973: Juan Domingo Perón la trian fojon iĝis prezidanto de Argentino
- 1979: Sur norda Pacifika Oceano oni notis la plej malaltan en la historio atmosferan premon (870 paskalojn)
- 1984: En hotelo en Brighton, kie loĝis brita ĉefministrino Margaret Thatcher, eksplodis bombo submetita de IRA - 5 personoj pereis kaj 34 vundiĝis
- 1989: Rudolf Zeman kaj Jiří Ruml estis arestitaj kaj akuzitaj pri ribelemo pro publikigo januare 1989 de la unua numero de "Lidové noviny" kiel samizdato, post malpermeso de ĝia renovigo
- 1990: Germana ministro Wolfgang Schäuble estis dufoje vundita de atencinto dum balota manifestacio en Oppenau
- 1992: Dum tertremo en Kairo 545 personoj perdiĝis, 6512 vundiĝis kaj 50 mil perdis domon
- 1994: En Usono fondiĝis kina firmao DreamWorks
- 1994: Nacia futbalteamo de Belorusio gajnis unuan venkon (kontraŭ Luksemburgio)
- 1995: Armistico dum Bosnia Milito
- 1999: Laŭ pritakso de UN naskiĝis sesmiliarda loĝanto de la Tero
- 1999: En Pakistano generalo Pervez Muŝaraf sensange puĉis arestante ĉefministron kaj malfondante parlamenton
- 2002: Indonezio: en kuracloko Kuta (Balio) rezulte de tri teroristaj atencoj 202 personoj pereis kaj pli ol 300 vundiĝis
- 2003: Germano Michael Schumacher iĝis sesfoja ĉampiono de Formulo 1
- 2005: Lanĉo de Shenzhou 6, la dua ĉina kosmosondilo kun homoj
- 2007: Al Gore kaj Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo ricevis Nobel-premion pri paco
- 2008: Parlamenta baloto en Litovio okazis kune kun referendumo pri fermo de la Nuklea centralo Ignalina
- 2008: Svisa monaĥino Maria Bernarda Bütler, misiistino en Ekvadoro kaj Kolombio, estis kanonizita de papo Benedikto la 16-a
- 2010: Ĉilio: liberigado de ministoj en Copiapó komenciĝis
- 2012: Eŭropa Unio ricevis Nobel-premion pri paco
- 2014: Evo Morales estis reelektita kiel prezidento de Bolivio
- 2018: Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis rezolucion pri redono dum 12 monatoj flanke de Rusia Federacio de la vrako de Tupolev Tu-154M, restanta en Smolensk post kraŝo de la pola registara aviadilo en 2010
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 231-a tago de la rusa agreso: Pro dutaga pripafo de Ukrainio 30% de bombita civila infrastrukturo estis detruita; pasinttage en Ĥersona provinco ukraina armeo liberigis 5 lokojn, kaj ukraina soldato kun uzo de Stinger paffaligis 2 krozmisilojn; 9 el 11 irandevenaj rusaj senpilotaj aviadiloj paffaligitaj per polaj kontraŭaviadilaj sistemoj; sur Nikopolon matene falis pli ol 100 elpafaĵoj — pli ol 30 kolektivaj loĝejoj kaj privataj domoj estis detruitaj, ankaŭ gasdukto, elektriza sistemo, du antaŭlernejoj, lernejo, magazenoj kaj karitatejo; sur bazaro de pripafita Avdijivka pereis 7 personoj kaj 7 estis vunditaj; en Kievo estis detruita la plej malnova monumento de rusa poeto Aleksandr Puŝkin; post rusia amasbombado de civila infrastrukturo en preskaŭ 4 000 ukrainaj setlejoj revenis kurento; sendependa rusa portalo informis, ke senrevenaj perdoj de Rusia armeo, mortigitaj kaj grave vunditaj, trapaŝis 90 000 personojn; ukraina polico: pli ol 120 korpoj estis elterigitaj en liberigita de rusa okupado parto de Donecka provinco
- Mondreago: Senditaj de Usono 4 longdistancaj HIMARS atingis Ukrainion; dum sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN 143 landoj voĉdonis por la rezolucio kondamnanta "referendumojn" aranĝitajn de Rusio por aneksado de Ukrainio — 4 ŝtatoj subtenis Rusion: Sirio, Nikaragvo, Nord-Koreio kaj Belorusio, 35 sindetenis de la voĉo, i.a. Armenio, Kazaĥio, Barato, Ĉinio kaj Respubliko Sud-Afriko; responde al raketa pripafo de Ukrainio Nederlando transdonos kpntraŭaviadajn pafaĵojn valore de 15 mln da eŭroj, kaj Kanado por ukraina armeo - ekipaĵon kontraŭ 47 mln da kanadaj dolaroj, kaj aldone vintrajn vestojn kun gantoj kaj ŝuoj; Pentagono: lastaj atakoj de Rusio montris kruelecon de la armeo de Putin kaj unuigis la mondon por apogi Ukrainion
Naskiĝoj
- 1537: Eduardo la 6-a, reĝo de Anglio (m. 1553)
- 1614: Henry More, brita filozofo (m. 1687)
- 1619: Carlo Dati, itala filologo, antikvaĵisto, bibliotekisto (m. 1676)
- 1687: Silvius Leopold Weiss, germana komponisto kaj liutisto (m. 1750)
- 1713: Johann Ludwig Krebs, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1780)
- 1725: Étienne Louis Geoffroy, franca apotekisto kaj entomologo (m. 1810)
- 1745: Félix María Samaniego, hispana verkisto (m. 1801)
- 1787: Carl Barth, germana gravuristo kaj desegnisto (m. 1853)
- 1798: Petro la 1-a, portugala reĝo kaj brazila imperiestro (m. 1834)
- 1803: Alexander Turney Stewart, usona vendeja magnato (m. 1876)
- 1808: Victor Considerant, franca filozofo, ekonomikisto, verkisto (m. 1893)
- 1810: Nísia Floresta Brasileira Augusta, brazila verkistino kaj feministino (m. 1885)
- 1811: Thomas C. Jerdon, angla kuracisto, botanikisto, zoologo, pioniro de barata ornitologio (m. 1872)
- 1812: Ascanio Sobrero, itala kemiisto, malkovrinto de nitroglicerino (m. 1888)
- 1814: August Cieszkowski, pola mesianisma filozofo, socia pensanto, ekonomikisto kaj politikisto (m. 1894)
- 1840: Helena Modrzejewska, pola aktorino (m. 1909)
- 1855: Arthur Nikisch, hungara dirigento (m. 1922)
- 1857: Frieda von Bülow, flegistino kaj verkistino germana (m. 1909)
- 1862: László Udránszky, hungara kuracisto kaj fiziologo (m. 1952)
- 1866: Ramsay MacDonald, ĉefministro de Britio (m. 1937)
- 1871: Dénes Berinkey, ĉefministro de Hungara Popola Respubliko, idisto (m. 1944)
- 1872: Ralph Vaughan Williams, angla komponisto, esploristo de popola muziko (m. 1958)
- 1875: Aleister Crowley, brita verkisto, okultisto, mistikulo (m. 1947)
- 1878: Karl Buresch, aŭstra politikisto, ĉefministro de Malsupra Aŭstrio (m. 1936)
- 1882: Lajos Gulácsy, hungara pentristo (m. 1932)
- 1889: Dietrich von Hildebrand, germana katolika teologo kaj filozofo (m. 1977)
- 1891: Edith Stein, german-juda filozofino, fenomenologo, karmelanino, sanktulino, murdita (m. 1942)
- 1896: Eugenio Montale, itala Nobelpremiita poeto, tradukisto, kontraŭfaŝisto (m. 1981)
- 1898: Rikárd Margittay, hungara ĵurnalisto, redaktoro, esploristo de Balatono kaj Buda, viktimo de koncentrejo (m. 1944)
- 1901: Hanns Seidel, germana politikisto, ĉefministro de Bavario (m. 1961)
- 1908: Gösta Knutsson, sveda verkisto kaj radimoderigisto (m. 1973)
- 1911: Dezső Baróti, hungara literaturhistoriisto, rektoro (m. 1994)
- 1914: Anastasio López Luna, argentina esperantisto (m. 1995)
- 1923: Jean Nidetch, usona entreprenistino okupiĝanta pri dieto kaj pezo (m. 2015)
- 1924: Franz Muhri, aŭstra komunista politikisto (m. 2001)
- 1932: John Moffat, kanada fizikisto
- 1934: Ernő Fábián, rumania hungara publicisto, filozofo, kritikisto (m. 2001)
- 1934: Jurij Ŝĉerbak, ukraina verkisto, epidemiologo, diplomato
- 1935: Luciano Pavarotti, itala operkantisto (tenoro) (m. 2007)
- 1937: Pál Mihály, rumania hungara, hungara aktoro
- 1937: Lajos Péterffy, hungara aktoro
- 1939: Vladimír Körner, ĉeĥa verkisto kaj aŭtoro de filmaj scenaroj
- 1942: Daliah Lavi, israela aktorino, modelino kaj kantistino (m. 2017)
- 1949: Ilich Ramírez Sánchez, venezuela komunisto, internacia teroristo
- 1952: Andrzej Kunert, pola historiisto
- 1953: Lajos Parti Nagy, hungara poeto, dramverkisto, tradukisto
- 1955: Ante Gotovina, kroata generalo akuzita pri militkrimoj kaj senkulpigita
- 1966: Jonathan Crombie, kanada aktoro (m. 2015)
- 1968: Hugh Jackman, aŭstralia aktoro
- 1970: Origa, japana kantistino kaj komponistino (m. 2015)
- 1987: Johanna Bertóti, rumania hungara dramaturgino, kantistino
- 1989: Csaba Boros, rumania hungara aktoro
Mortoj
- -322: Demosteno, helena oratoro kaj politikisto (n. -384)
- 633: Edwin, reĝo de Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 586)
- 638: Honorio la 1-a, papo
- 642: Johano la 4-a, papo
- 1492: Piero della Francesca, itala pentristo, artoteoriisto kaj matematikisto (n. ĉirkaŭ 1420)
- 1576: Maksimiliano la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1527)
- 1600: Luizo de Molina, hispana jezuito, teologo, juristo, filozofo, aŭtoro de teologia molinismo (n. 1535)
- 1654: Carel Fabritius, nederlanda pentristo (n. 1622)
- 1694: Delphin Strungk, germana komponisto (n. 1601)
- 1730: Frederiko la 4-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1671)
- 1769: Johann Christian Ernesti, germana teologo (n. 1695)
- 1803: Sámuel Csernátoni Vajda, hungara reformita instruisto (n. ĉirkaŭ 1750)
- 1826: Ferenc József Müller, aŭstria mineralogo kaj mininĝeniro (n. 1740)
- 1858: Ando Hiroŝige, japana pentristo, grafikisto, kreinto de ukijo-e (n. 1797)
- 1859: Robert Stephenson, angla inĝeniero pri fervojoj (n. 1803)
- 1863: Andrei Mureșanu, rumana poeto kaj politikisto (n. 1816)
- 1870: Robert E. Lee, usona militisto, ĉefkomandanto de la trupoj de Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko dum la Usona Enlanda Milito (n. 1807)
- 1875: Jean-Baptiste Carpeaux, franca skulptisto, pentristo kaj desegnisto (n. 1827)
- 1901: Georg Kaibel, germana klasika filologo kaj epigrafiisto (n. 1849)
- 1902: Mór Adler, hungara pentristo (n. 1826)
- 1915: Edith Cavell, brita flegistino helpanta al militkaptitoj en Belgio, ekzekutita (n. 1865)
- 1924: Anatole France, franca verkisto Nobelpremiita (n. 1844)
- 1925: Jenő Szentkláray, hungara pastro, historiisto (n. 1843)
- 1932: Kunó Klebelsberg, hungara politikisto (n. 1875)
- 1936: Karl Buresch, aŭstra politikisto (n. 1878)
- 1942: Roman Sitko, pola pastro, murdita en Aŭŝvico, beatigita (n. 1880)
- 1942: Sándor Hunyady, hungara verkisto, kunfondinto de la verkista laborkomunumo Helikon (n. 1890)
- 1957: Arie de Jong, nederlanda lingvisto kaj volapukisto, konata de la Volapuka reformo de Jong, tradukisto de Nova Testamento (n. 1865)
- 1969: Sonja Henie, norvega artsketistino kaj aktorino (n. 1912)
- 1971: Dean Acheson, usona ministro pri eksteraj rilatoj n. 1893)
- 1976: Júlia Szendrei, rumania hungara literaturhistoriistino (n. 1932)
- 1986: Szabolcs Fényes, hungara komponisto kaj teatrestro (n. 1912)
- 1990: Peter Wessel Zapffe, norvega verkisto, montgrimpisto kaj filozofo (n. 1899)
- 1991: Arkadij Strugackij, soveta, rusia verkisto pri sciencfikcio (n. 1925)
- 1994: József Macskásy, rumania hungara pentristo (n. 1921)
- 1996: René Lacoste, franca tenisisto, sporta aktivulo kaj entreprenisto, kreinto de vesta firmao Lacoste (n. 1904)
- 1998: Bernhard Minetti, germana aktoro (n. 1905)
- 2000: Mihály Sükösd, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1933)
- 2000: Solen', franca esperanto-aktorino, reĝisorino kaj verkistino (n. 1955)
- 2005: Ghazi Kanaan, siria generalo kaj politikisto, sinmortiginto (n. 1942)
- 2011: Dennis Ritchie, usona komputikisto, kreinto de operaciumo Unikso kaj programlingvo C (n. 1941)
- 2015: Abdallah Kigoda, tanzania politikisto kaj ministro (n. 1953)
- 2024: Alex Salmond, ĉefministro de Skotlando 2007-2014 (n. 1954)
- 2024: Hans Pretterebner, aŭstra publicisto kaj politikisto
Specialaj tagoj kaj festoj
La 12-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|