Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata Anna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.
Sciencisto, kiu studas entomologion, estas entomologo.
Objekto de la fako
El ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantaj specioj, la insektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konataj organismoj[1] kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je la Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kun homoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la entomologio konsistigas tre gravan fakon ene de la bestoscienco. La entomologio inkludas ofte la studon de aliaj artropodoj kiel araneoidoj, krustuloj kaj miriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.
Aplikita aŭ ekonomika entomologio
La aplikita entomologio estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:
Plagoj en kultivoj, magazenitaj materialoj kaj strukturoj.
Kontrolantoj de aliaj plagoj.
Jura entomologio
La jura entomologio baziĝas sur la ekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas en kadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.
Entomologoj
Li Kexi kiu esperantigis kaj eldonis la 'Atlason de insekta morfologio'